Esperanta Civito

Pozitiva 2018 por Esperanta PEN-Centro


Ekde 2017 ne plu deficitas la jara spezkalkulo de Esperanta PEN-Centro, kaj tiu pozitiva tendenco firmiĝis en 2018. La financa raporto liverota al la Asembleo (en Lombardio, 24 majo 2019) ree prezentas modestan profiton, kaj la bilanco estas praktike senŝulda.

Tre pozitivaj estas ankaŭ la konkludoj rilate la agadon en 2018. La Esperanta PEN subtenadas kaj sian organon (kiu estas produktata de LF-koop), la revuon "Literatura Foiro", kaj la literaturan kafejon en Budapeŝto (organizatan de Fajszi Amika Rondo). Komenciĝis la produktado de la verko celanta la verkistaron: "Konciza kultura historio de la esperantlingva komunumo", kies unua varianto (en la hispana) estas jam distribuata, dum la dua (en la franca) estas prespreta. Intensiĝis la aktiveco kadre de PEN Internacia kaj la rilatoj kun diversaj PEN-centroj.

La Asembleo elektos la novan Komitaton, al kiu kandidatas gec-anoj Tomas Chmielik (prezidanto), Georgi Mihalkov (vicprezidanto), Miroslava Kirova (sekretario-kasisto). La lasta ne membras en PEN, sed la statuto permesas la elekton de eksterulo al tiu posteno. Kiel revizoroj kandidatas c-anoj Giorgio Silfer kaj Zlatoje Martinov.

Esperanta PEN-Centro, aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito, estas la sola vere aktiva societo de verkistoj en esperanto.

(HeKo 708 6-B, 7 maj 19)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0767 s s 
  Total: 0.0918 s s