Esperanta Civito

Finredaktita la junia numero 2019 de LF


La redakcio de "Literatura Foiro" skajpe kunvenis hodiaŭ vespere por pritrakti la enhavon de la numero 299 (junio 2019), sub la gvido de la ĉefredaktoro, Perla Martinelli. La 64-paĝa numero estis finredaktita: ĝi estos riĉe diverseca kaj tre akurata, kiel kutime. Rimarkinda la partopreno de aŭtoroj el kvin kontinentoj. La itala kerno el kiu ĝermis la iniciato en 1970 jam delonge atingis mondan horizonton.

Kun intereso oni ekzamenis diversajn rimarkojn el la debato okazinta dum la lasta Internacia Junulara Festivalo, pri la revuo mem. Unu el la sugestoj kondukos al speciala eldono de la n-ro 300: ĝi ekzistos ankaŭ en PDF-formato, kun koloraj bildoj, kaj estos vaste dissendata tra la reto.

La redakcio ree kunvenos, ĉi-foje fizike, en Bolonjo post deko da tagoj, pro la jubileo de "La Patrolo".

[HeKo 708 7-B, 8 maj 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0157 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.0585 s s