Esperanta Civito

Civita delegacio renkontos la Estraron de TEJO

Prepare al la enketa referendumo pri la aŭtomata TEJO-aniĝo de gejunuloj havantaj la esperantan civitanecon (en la individua kategorio "Amiko de Esperanto"), la Konsulo petis renkonton kun la Estraro de la junulara organizo.

"Probable ekzistas ankoraŭ reciprokaj demandoj, kaj por tio utilus rezervi duonan horon por renkonto kun la TEJO-estraro (aŭ ties delegitoj) dum la IJK en Slovakio. Tio eblus la 31an de julio: pro planitaj engaĝoj, nur en tiu tago la Civita delegacio estos en IJK" skribis hodiaŭ al Roterdamo c-ano Giorgio Silfer.

Nome de la junulara organizo la ĝenerala sekretario, d-ino Konstanze Schönfeld, tuj respondis pozitive.

TEJO aktivas en pluraj tegmentaj neesperantistaj instancoj, en nerekta rilato kun la Civita konsorcio: ekzemple la naturamika junularo, kie partneras Esperanta Naturamikaro. Krome UEA rilatas al TEJO kiel propra junulara sekcio: ili havas la saman juran adreson, kaj ĉiu individua membro de UEA ĝis la 35a aĝjaro aŭtomate estas TEJO-ano. La inverso ne ĉiam validas, precipe por landaj sekcianoj, kaj pro membrokategorio ne ekzistanta en UEA.

[HeKo 710 3-C, 28 maj 19]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0560 s s