Esperanta Civito

Interlingvistika seminario apud la Garda lago

La "kreskanta produkta platformo" de la Civita konsorcio realigis plian servon. Kunlabore kun la privata lernejo LEST, Itala Interlingvistika Centro organizis la 1an Interlingviskan Seminarion, sub la gvido de prof. Giorgio Silfer kaj kun la asisto de d-ino Lorena Bellotti.

La unutaga seminario (25 majo 19) arigis dekon da personoj, grandparte itallingvaj instruistinoj. "Un seminario veramente interessante!" diris Mariarosa Zanoli, profesorino pri historio kaj filozofio en loka liceo, fine de la aranĝo. Al ŝi eĥis Nancy Lembrechts, instruistino pri nederlanda, angla kaj itala lingvoj: "E' stata una bella giornata, era molto interessante. Grazie ancora."

Duone sukcesa el kvanta vidpunkto, la seminario estis kvalite altnivela: "C-ano Silfer kapablas doni tre riĉan panoramon, enmetante tre valorajn glosojn kaj detalojn, aldone al ĝenerala fadeno kiun li neniam maltrafas", komentariis c-ino Bellotti. Alia partopreninto emfazis, ke "ni atingis la lunĉotempon sen minimuma laciĝo post tri tamen intensaj horoj".

Laŭ la seminariestro, pli modeste, granda merito apartenas al planlingvistiko mem, kies enhavo kapablas ĉiam fascini la novulojn.

[HeKo 710 5-B, 30 maj 19]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0442 s s 
  Total: 0.0575 s s