Esperanta Civito

Nia lingvo 132-jara

La pasintjara mesaĝo de la Konsulo okaze de la Tago de la Esperanta Lingvo restas absolute aktuala. Indas aldoni ke la Civitaj institucioj kaj servoj rilate la lingvon fartas pli bone, interalie pro la lingvotesta aktiveco de Kultura Centro Esperantista, ne menciita en 2018. Kaj bonvenigi c-anon Vinko Oŝlak en la dekduopon de la Lingva Komitato.

Bedaŭrindas konfirmi la velkadon de ĉiuj Akademioj, ekster la Esperanta Civito. Evidente ne estas afero nur de homoj: Akademio Literatura de Esperanto (kvarono de mortintoj en nur 80% plena listo) vegetas malgraŭ la sekretarieco de c-ano Tomasz Chmielik, ĵus elektita kiel prezidanto de la modere prosperanta Esperanta PEN-Centro.

Inter despero kaj prospero de unuopaj lingvaj establoj, kiel fartas la lingvo de la kolektivo, tutan jaron poste? En granda stabileco, kvante kaj kvalite. Insida novaĵo povus esti la kreskanta uzo de "Ri" kiel pronomo de tria persono, por eviti la distingon inter la seksoj en laŭmoda transgenreco. Uranistoj kaj hermafroditoj ekzistis jam en la epoko de Zamenhof, kaj la Majstro mem implice indikis solvon por ili, en siaj Lingvaj Respondoj 90 kaj 91.

Neniu rimarkigis ke la manko de distingo inter la seksoj havas tute alian originon, ol havas la distingo mem. Se la esperanta skemo paŭsas la anglan, tio klariĝas per la distingo de la tri variantoj en la hindeŭropaj lingvoj. Sed apliki tiun distingon ne nepre kondukas al seksismo.

Por la antikvaj romanoj la unuan lokon en la hierarkio okupis la liberuloj, sendepende de la sekso; tial, se "Mulieres tres et vir unus capti sunt" (maskle, tri virinoj kaj unu viro estis kaptitaj), "Mulier una et mancipia tria captAE sunt" (female, unu virino kaj tri sklavoj estis kaptitaj, ĉar sklavo valoras malpli ol libera virino, eĉ se viro -- ĉi tie neŭtra substantivo).

Por la finn-ugraj lingvoj la unuan lokon en la hierarkio okupas ne la animaloj, sed la animuloj: homoj havas animon, do meritas apartan pronomon, sen distingo de sekso. Kio per si mem ne signifas, ke la kondiĉo de la virino en la hungara, estona aŭ finna socio estas pli alta ol en alia...

La adopto de nova pronomo ne signifus ŝanĝon en la esperantlingva komunumo, speciale en ĝiaj lingvaj institucioj. Krome, laŭ konfeso de lesbaninoj, rilate al masklismo ne ĉio glatas eĉ en la GLAT-mondo...

Ekzistas ĉarlatanoj kiuj kuracas nur la simptomon sed preteratentas la malsanon. La propono pri "Ri" memorigas tiajn medicinistojn.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 710 2-C, 2 jun 19]

C-ano Carlo Minnaja komentarias:
La Akademio de Esperanto ne estas en la Esperanta Civito, sed floras bonege: ĝi havis novajn elektojn kiuj enprenis novulojn kiuj anstataŭis forpasintojn kaj ne plu prezentiĝantojn, kiel Mallia, kaj Tonkin, ĝi decidis starigi, krom la kutimaj sekcioj, la pludaŭron de la Komisiono pri Historio de la Akademio kaj la kreon de nova komisiono pri sociaj studoj. Estis elektita nova sekretario François Lo Jacomo (la aliaj estraranoj restis la samaj) kaj novaj inter la direktoroj de sekcioj au komisionoj estas Xavi Alcalde por la komisiono pri sociaj studoj kaj Carlo Minnaja por la sekcio pri Literaturo. La sekcioj jam komenci labori, do la Akademio estas en plena forto.

Giorgio Silfer respondas:
Se AdE florus bonege, la supraj informoj aperus en ĝia oficiala retejo, kies paĝoj haltis antaŭ jaroj; kaj eminenta esperantologo kiel prof. d-ro Tonkin ne estus anstatauita de Lee Miller. Por ne diri pli.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0566 s s