Esperanta Civito

Borsa analizo de Esperantio, majo 2019

Pro Esperanto analizas periode la situacion de diversaj subjektoj ekonomie kaj strategie gravaj en Esperantio, por indiki kie valoras investi aŭ prunti, fari legacon aŭ donacon.

UEA 1.235,05 -- je minus 5,55%. La vertikalecon de la financa falo iom korektas la tamen malkvietiga silentado pri la sorto de la roterdama oficistaro, kun la konsekvenca efiko al la spezkalkulo, kiu en 2019 riskos esti pli peza ol buĝetite. La du kandidatoj al la prezido 2019-22 ne vekas entuziasmon per siaj programoj: ni estas longe for de la esperoj pro Fettes en 2013, UEA akuŝos nek duan Lapenon nek duan Tonkinon.

TEJO 223,24 -- je minus 1,00%. La organizo daŭre perdas estraranojn: po unu demisiis monate, dum ĉi tiu jaro. La restanta kolektivo ne ŝajnas stumpa, kaj promesas elteni.

FPEF 332,72 -- je plus 0,92%. La domo en Andaluzio, pro konstanta luigo de la Mevonesto, komencas esti modere rentodona. Tio iomete vigligas la stagnantan kapitalon. La frua ĉeso de la parlamenta mandato estas pozitive interpretebla, sed nur la diskonigo de la kandidatlistoj montros la realan perspektivon.

KCE 1.001,27 -- je plus 0,13%. La sola luigo de la plej malgranda apartamento jam sufiĉas por kovri la hipotekan prunton. Kvankam mankas rezervoj, la spezado estas nun plene sub kontrolo. La titolo superas milon en sia valoro.

LF-koop 226,35 -- je minus 0,38%. Akumuliĝas elspezoj pro intensigo de la produktado, kiujn ne sekvas same rapida enspezado pro la vendoj. Aliflanke la prestiĝo de LF-koop kreskas ĝuste pro tiuj produktoj.

PEN 193,79 -- je plus 1,23%. Jam finance stabila, la establo ricevis fortan rabaton en la pago de la kotizoj al Londono, ĉar unu el la revizoroj, skribante en la finna, persvadis la finnan internacian kasiston pri la diasporeco de la esperanta membraro, ne kalkuleblaj kiel svisoj laŭ la oficiala adreso.

La malsaneco de UEA influas misfartige al TEJO kaj al la tuta sistemo kuplita al Roterdamo. Se proksimiĝas la Universala diluvo, ĉu pretas la Civita arkeo? Kaj kiom ĝi kapacitas?

[HeKo 711 5-C, 7 jun 19]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0455 s s 
  Total: 0.0601 s s