Esperanta Civito

Starigita la KoKuSo de la Blankanoj

Post la Verdanoj, ankaŭ la Blankanoj starigis sian Komitaton Kunordigan kaj Subtenan por kandidatlisto, okaze de la ĉi-jaraj elektoj al la Senato de la Esperanta Civito. Ĝi konsistas el tri elirantaj gesenatanoj, preskaŭ certe rekandidatigotaj: Anna Bartek, Mushosi Birindwa kaj Georgi Mihalkov.

La KoKuSo esperas enlistigi kandidaton en ĉiu respektiva balotejo, do ankaŭ tie, kie dum la pasintaj elektoj ne ĉeestis Blankano (ekzemple Iberio). Sume dek naŭ nomoj. La plej fortaj areoj por la listo estis du en Eŭropo (la danuba kaj la balkana) kaj du en Afriko (la konga kaj la subekvatora).

Pormomente estis komunikita neniu informo pri la ĉefkandidatoj, kiuj en 2016 estis Bartek kaj Birindwa.

[HeKo 711 7-C, 11 jun 19]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.3416 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0723 s s 
  Total: 0.4139 s s