Esperanta Civito

Verdanoj baldau pretos kun sia kandidatlisto

La KoKuSo de la Verda Listo decidis rekandidatigi ĉiujn senatanojn kiuj partoprenis almenaŭ unu parlamentan sesion dum 2017-19. Ili estas (laŭ alfabeta vico):  Kokou ATTAGLO, Marie-France CONDE REY, Julio HERRERO, Riichi KARIBE, Miroslava KIROVA, Franco LEVI, Frederiko NIMUBONA, Giorgio SILFER. Du el ili (sed neniu el la eksaj konsuloj) estos la ĉefkandidatoj.

Neniam partoprenis parlamentan sesion, sed ĉiam senkulpiĝis, kaj tamen kontribuis per rezolucioj kaj alio al la parlamenta agado: Carmine DELLO SPEDALE kaj Zlatoje MARTINOV. Se ili volas, ili estos rekandidatigitaj.

Kvin tute malasiduaj elirantoj ne estos rekandidatigitaj. Ili estas Ciril Läng, Annette Mühlemann, Margarita Nájera, Paolino (Paŭlo) Penacchio, Alphonse Waseka. Ĉi-lasta anstataŭis la demisiintan Chamberline Nguefack.

La KoKuSo enskribis jam du pliajn kandidatojn: Lorena BELLOTTI kaj Manuela BLANCO. Ĝi estas serĉanta almenaŭ sep pliajn kandidatojn, laŭ la diversaj balot-areoj.

La simbolo (arbo kun branĉoj kaj radikoj) kaj la slogano (Por Civito laika, progresema, ekologia) de 2016 estos la samaj en 2019. Ili estas jam liveritaj, dum la tuta kandidatlisto estas liverenda ĝis la 25a de septembro 2019, noktomeze.

[HeKo 711 8-C, 13 jun 19]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0429 s s 
  Total: 0.0569 s s