Esperanta Civito

UEA akumulas deficitojn; ĉu la Civito profitojn?

Laŭ la informoj oficiale donitaj, Universala Esperanto-Asocio akumulas deficitojn ĉiujare: por 2018 estus ĉ. 150.000 eŭroj. La financoj de UEA ne inkluzivas tiujn de la aliĝintaj landaj kaj fakaj asocioj: tial ne eblas taksi la konsoliditan bilancon, nur la situacion de Nederlande registrita societo kun individua membraro kaj kun nemoveblaĵoj en Roterdamo (kaj Francio, kvankam pri ili regas ia konfuzo).

Supozeble ankaŭ la financoj de TEJO ne estas plu enkalkuleblaj ene de tiuj de UEA, do eĉ ili eskapas la konsoliditan bilancon (al kiu dum la lastaj du jaroj ili aldonus deficiton). Ĉiukaze, UEA rajtas ŝarĝi siajn deficitojn nek al TEJO, nek al la landaj kaj fakaj asocioj, kvankam paradokse ĉi-lastaj kontrolas la UEA-Komitaton je 90%: probable, nur se tiuj asocioj mem volus, ili devus pagi el sia poŝo la ŝuldojn de la tegmenta organizo.

Pli facile estas konstrui la konsoliditan bilancon de la Esperanta Civito, ĉar ĉiuj nemoveblaĵoj ene de la konsorcio referencas al fondumo Pro Esperanto kiel regio, kun unu escepto (en Bulgario). Tial ke la paktintaj establoj havas alterne ekvilibrajn jarkalkulojn (simile al la landaj asocioj en UEA), la konsolidita bilanco esence prilumus la rezulton de la nemoveblaĵoj, kiuj en la Civita konsorcio donas profiton, dum en la UEA-sistemo ne.

Ekde 2018 eblas fari kvantan komparon: se UEA situas je minus dek, la Civito situas je plus unu, rilate la saldojn. Perspektive, la deficitado de la unua malkreskus: la averaĝa gradiento estas minus 6,66 -- ĉar la perdoj dum la lasta jardeko egalis al ĉ. cent mil eŭroj jare. Dume la bona rezultado de la dua iom kreskus, kaze de pliaj sukcesaj investoj: en la konsorcio oni aĉetas novan domon aŭ apartamenton je ĉiu kvara jaro (2008, 2012, 2016).

Konkludo: eblas prognozi pliboniĝon por ambaŭ subjektoj, sed UEA kapablus nur redukti sian deficiton, ne nuligi ĝin. UEA ŝajnas kronika malsanulo pretervivebla (ĉu pretervivinda?) kiel maljunulo en sanatorio, dum la Esperanta Civito aspektas kiel gracila adoleskanto kiu povus fariĝi fortika plenkreskulo. Jen la panoramo por la esperanto-investemuloj kaj -aktivuloj.

Politike gravas, ke la KoKuSoj kandidatigu al la Civita Senato kiel eble plej taŭgajn homojn, ĉar la bona perspektivo dependas de ties intelekta honesteco kaj administra sagaco.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 711 9-A, 14 jun 19]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0408 s s 
  Total: 0.0546 s s