Esperanta Civito

Kristana filozofo indignas pro kartunludo en esperanto

Japana entrepreno ĵus lanĉis kartunludon, kie en imagita universo la ludanto povas daŭrigi nur se iom post iom li lernas esperanton. En la ludo oni imagas ke la ĉefludanto estas knabino, kaj ke ŝi ricevas helpon de kartuna knabino, kiu scipovas kaj la japanan kaj esperanton. La rilatado inter la du knabinoj evoluas al samseksamo. La historio ne estas pornografia, sed la desegno tre similas al tiu de erotika mangao.

C-ano Vinko Oŝlak, kiu en 2001 estis la ĉefkandidato de la Blanka Listo al la Senato de la Esperanta Civito, publike protestas kontraŭ la komuna, subtila reklamo pri esperanto kaj uranismo. Lia persona reago estis cenzurita aliloke.

"Oni ne devas miri, se la movado por enkonduki Esperanton en ĝeneralan uzon jam dum kelkaj jardekoj ne nur stagnas, sed kompare al la demografia bildo de la mondo rapide sinkas. En la psalmo 127 en la unua versiklo oni povas legi la averton de Dio: »Se la Eternulo ne konstruas la domon, tiam vane laboras super ĝi ĝiaj konstruantoj.«

"Samseksamo ne estas malsano, kiel opinias eĉ multaj religianoj, des malpli ĝi estas »unu el eblaj orientiĝoj« (kial do ne ankaŭ sodomio, nekrofilio, pedofilio ktp.?), sed en la okuloj de la Eternulo simple peko, kiu ne restas sen sekvoj en tiu ĉi kaj eĉ pli en la transa mondo. Se Esperanto pli kaj pli fariĝas la specifa lingvo de tiuj, kiuj ribelas kontraŭ la Dia ordo, tiam ĝia estonto estas jam tre klara: aŭ ĝi baldaŭ tute malaperos – aŭ ĝi estos uzata de la ĉefa ribelanto kontraŭ Dio kaj de liaj sklavoj."

"Mi esperas, ke ankoraŭ troviĝas areto da personoj, kiuj en Esperanto vidas instrumenton por glori Dion kaj anonci Liajn leĝojn, cetere ni povus baldaŭ atingi punkton, kie la kristanaj esperantistoj devos adiaŭi de la afero esence kontraŭdia, kiel la ĉi tie prezentita »lingva ludo« demonstras."

(Vinko Ošlak, Klaŭdiforumo, Aŭstrio)

[HeKo 712 1-A, 16 jun 19]

La Konsulo komentarias:
Probable c-ano Ošlak per la esprimo "movado por enkonduki Esperanton en ĝeneralan uzon" aludas nur al parto de Esperantio, nome al asocio kie antaŭ trideko da jaroj samtempe la prezidanto, la ĝenerala direktoro kaj la oficeja direktoro estis uranistoj. Se temas pri la Esperanta Civito, la partnerecoj (de samseksa ĝis poligamia) trovas sian normigon en la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj kaj en
"Lex Valeria". Ĉi tie ĉesas nia interesiĝo pri la temo.

Sed ekzistas pli grava demando, ol tiu levita de c-ano Ošlak. Kio okazus, se iu inventus kartunludon, ekzemple, kies celo estus la persekutado fare de pseŭdonazioj kontraŭ pseŭdojudoj, kaj la lingvo tie uzata estus esperanto, pro "neŭtraleco", por ne ofendi germanojn? Ja neniu havas kopirajton pri esperanto, dum ne eblus senpage kaj senpune uzi la klingonan, ekzemple. Inter 1961 kaj 1963 esperanto estis uzata en la usona armeo kiel "Agressor's Language". La eksperimento ĉesis, bedaŭrinde ne pro la protesta interveno de esperanto-organizoj. Kiun eblecon la esperanta popolo havas, por respektigi la pozitivan valoron de sia lingvo?

C-ano Carlo Minnaja komentarias:
La sola maniero, kiun la esperanta popolo havas por igi sian lingvon respektata, estas iĝi sufiĉe konata kaj multnombra, tiel ke esperanto ne plu estu konsiderata "nenies lingvo", al kiu oni povas do tribui ĉiajn ecojn konsiderante ilin senofendaj al reale ekzistanta grupo. Tion klopodas fari ĉiuj E-organizoj, ĉe-pinte UEA, kiu meritas plej fortan apogon, precipe kiam en malfacila momento. Koncerne la akuzojn pri uranismo ĉe ĝiaj supraj pintoj, ili estas parte falsaj, neniam pruvitaj, do ilin eltiri ĉi-teme estas tute eksterkuntekste.

La Konsulo respondas:
La Esperanta Civito estas oficiale neŭtrala pri la demandoj de seksa orientiĝo, same kiel pri la demandoj de gastronomio. Tial ne povas ekzisti "akuzoj", nur eventualaj konstatoj, surbaze de la deklaroj de la koncernatoj mem.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0915 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0724 s s 
  Total: 0.1639 s s