Esperanta Civito

Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko 2007


La esperanta popolo preparas sin al la unua celebrado de la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko, laŭ la direktivo aprobita en Bruselo ĉi-jare fare de la Forumo de la Esperanta Civito. La semajno estas la 42a en la jaro, do la tria en oktobro.

La Biblioteko de Interlingvistiko ĉe Universitato IULM en Milano proponos al la publiko kvin filmojn kiuj rilatas aŭ eĉ estas en esperanto: "The dictator" kaj "Idiot's delight" (1939/40), "Incubus" (1964), "Babel" (1988) kaj "El coche de pedales" (2003). La filmoj estos projekciitaj en siaj originaloj, kun subtitoloj: tio aparte taŭgas kadre de la lingva fakultato. La semajno estos dediĉita al esperanto kaj kino ĉar ĉe IULM (danke al la kunlaboro de Itala Interlingvistika Centro) ekzistas tre vasta kinoteko en nia lingvo. La inaŭguro okazos lundon la 15an de oktobro, je 15h00: pri la eta filmografia esperanto-trezoro prelegos la Konsulo de la Esperanta Civito; tuj sekvos vizito tra malgranda ekspozicio de la plej gravaj esperanto-libroj en la biblioteko mem, aranĝota de la surloka bibliotekisto, c-ano Andrea Montagner, kaj la projekciado de la unua filmo, "The dictator" kun Charlie Chaplin. Tial ke la filmo estos en la angla, italoj povos aŭskulti kelkajn frazojn kiuj ĝis hodiaŭ estas cenzuritaj en la itala dublaĵo, ĉar ĝis nun tabuaj: temas pri la parolo de la edzino de Napoloni (parodio pri Rachele Mussolini). La ceteraj filmoj estos spekteblaj po unu tage, ĉiam je la 17h00, en la sama oportune ekipita salono interne al IULM (strato Carlo Bo, 2 -- metroo Romolo, en Milano).

Se la esperanto-kino estos la ĉeftemo en Milano, la esperanto-novelo estos la ĉeftemo en Budapeŝto, kie la Internacian Semajnon de la Esperanto-Biblioteko gastigos la Landa Fremdlingva Biblioteko (strato Mólnar 11, apud la Elizabeta ponto). La inaŭguro okazos merkredon la 17an de oktobro, je 11h00: pri la esperanta novelarto prelegos la Konsulo de la Esperanta Civito. Tuj sekvos la inaŭguro de eta ekspozicio pri valoraĵoj de la Fajszi-kolektaĵo: la ekspozicion pretigas la surloka prizorgantino de la kolektaĵo, s-ino Ilona Böde. Posttagmeze de la sama tago, membroj de la Esperanta PEN kaj de la Hungara PEN renkontos la publikon en literatura kafejo, samloke. La ekspozicio daŭros dum la sekvaj tagoj.

La Kapitulo disponigas senpage al ĉiuj Civitanoj kaj paktintaj establoj, aŭ kontraŭ modesta sumo al kiu ajn, la afiŝon pri la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko, realigitan de la zurika grafikisto Rolf Ernst, patro de esperanta familio. Sufiĉas sendi mesaĝon tra nia redakcio.

Alia grava evento dum la menciita semajno estos faka simpozio ĉe Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno.

[HeKo 336 6-C, 12 aŭg 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0415 s s 
  Total: 0.0546 s s