Esperanta Civito

La Civito invitita de la Mondfederistoj

La Konsulo alportos oficialan saluton de la Esperanta Civito al la baldaŭa kongreso de la mondfederistoj, laŭ invito de la kongreso mem. Akceptante la inviton, la Konsulo rimarkis ke li "celas kontribui al la politika debato, nome de la esperanta popolo: oni ne atendu de mi la kutiman varban paroladeton pri la facileco kaj tutmondeco de la lingvo".

La mondefederisma movado festas chi-jare sian sesdekan datrevenon. Preskaŭ samaĝa kiel UN, ĝi karakteriziĝis kiel opinimovado por la reformo de UN laŭ federismaj principoj. Tial estas tute kompreneble, ke inter ĝiaj ideologoj situas la nomo de Edmond Privat. La granda ĝenevano mem prezidis paralelan kaj pli fruan movadon, la Universalan Ligon, kiu aldone al mondfederismo celis enkonduki internacian lingvon (esperanto) kaj internacian monon (la Stelo).

La mondfederisma strategio ne kontraŭas la ekziston de UN (male al aliaj mondialistoj, specife la plej anarkiisma franĝo de la mondcivitanoj), sed klopodas influi la evoluon de la "Vitra Palaco" al efektiva registaro de monda federisma demokratio. La strategio donas siajn fruktojn per la kreo ne de alternativaj instancoj (male al la taktiko de la mondcivitanoj) sed de institucioj komplementaj al UN.. La plej grava lastatempa sukceso tiurilate estas la kreo de la Internacia Krim-Kortumo (ne agnoskita de Usono). La mondfederisma prezidanto, la usona William Pace, estas unu el la plej gravaj fakuloj pri la Internacia Krim-Kortumo: pri la temo li estis invitita prelegi okaze de la Somera Universitato pri Mondialismo en Ĉaŭdefono, pasintjare.

Mondfederistoj havas internacian membrokarton (ne legitimilon), sed samtempe aktivas en aliaj federismaj organizoj. En Italio, ekzemple, la sekcio de la mondfederisma movado koincidas kun la itala sekcio de Eŭropa Federisma Movado. Tio signifas ke, kiuj laboras por unuigita kaj federita Eŭropo, tiuj laboras ankaŭ por unuigita kaj federita mondo.

[HeKo 337 1-C, 16 aŭg 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0126 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0389 s s 
  Total: 0.0515 s s