Esperanta Civito

Meksika Esperanto-Federacio

La fonda asembleo de "Federación Mexicana de Esperanto" (MEF) okazis en Meksikurbo, 22 septembro 1996. Ĉeestis Leonora Torres, Jorge Luís Gutierrez, Fidel Figueroa, Leonora Gonzalez, Estela García, Angel Segura, Emilio García, Martin Louis Winant, Jesús Nájera kaj Robert Porter Kamlin.

La statutaj celoj de MEF estas: a) disvastigi la konon kaj uzon de la internacia lingvo esperanto; b) veki la konscion pri la problemoj kreitaj de la lingva diverseco; c) disvastigi la meksikan kulturon en la esperanto-mondo; d) akceli tra esperanto la konon de aliaj kulturoj; e) stimuli inter siaj membroj la sentojn de solidareco kun aliaj popoloj; f) defendi la rajtojn de siaj membroj, kiam ili estas trafitaj iel ajn, fare de personoj aŭ establoj publikaj aŭ privataj, celante ĉiam la komunan bonon de la membraro; g) ricevi donacojn aŭ legacojn kaj ekonomiajn rimedojn aŭ financadojn kiuj utilas por atingi la celojn de la asocio.

La asocio havas nur individuajn membrojn, do ne estas federacio de lokaj grupoj. Jure ĝi situas en Meksikurbo (kie ĝi estas oficiale registrita kiel civila asocio), kaj povas krei filiojn aŭ agentejojn en la tuta mondo.

MEF estas administrata de direkta konsilantaro, kies mandato daŭras kvar jarojn, kun reelekteblo sen tempa limo. Post Leonora Torres el Meksikurbo, prezidis Jorge Gutierrez el Kvernavako; depost lia rezigno en 2003 prezidas Luís Raudón el Akapulko. La direkta konsilantaro havas pli da povoj ol kutime havas estraro vidalvide al asembleo: ekzemple ĝi difinas la ordinarajn kotizojn sen bezono de la aprobo de la asembleo, dum necesas la asemblea ratifo pri eventualaj eksterordinaraj kontribuoj. Delegoj estas permesataj nek en la estraro nek en la asembleo: nur po unu voĉo laŭ ĉeestanto.

MEF estas rekonita de UEA kiel landa asocio, sed ĝia statuto ne mencias tion. En la statuto de MEF la nomo Universala Esperanto-Asocio nenie aperas, ankaŭ ne tiu(j) de alia(j) tegmenta(j) organizo(j), esperantlingva(j) aŭ alilingva(j). La Esperanta Civito, al kies Pakto MEF aliĝis en 2006, ne estas tegmenta organizo, sed konsorcio kun subsidua rolo.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0411 s s 
  Total: 0.0550 s s