TEJO havas juran personecon
Se la kongreso sukcesas unuflanke, aliflanke la asocio daŭre konas zorgojn. Kaj inter tiuj zorgoj unuafoje enviciĝas ankaŭ IJK, ĉar neniu scias kie ĝi okazos en 2008 (60a datreveno de TEJO).
En la junulara asocio la ĉefa problemo, apud IJK, venas el la gvidaj organoj: la Komitato ne kvorumis en Hanojo (estas riske havi ekstereŭropan sesion ĝuste en elektojaro) kaj la Estraro ne estis renovigita. David-Emil Wickström, elektita pasintjare en Sarajevo, ĵus rezignis prezidi: provizore lin anstataŭas la vicprezidanto, Haris Subaŝiĉ.
Aliflanke TEJO ne fartas malbone, jure kaj finance. Finfine ĝi atingis juran personecon (en Nederlando): unua paŝo por vivi plene sendepende de UEA, se iam tio estus oportuna. Kaj la lasta jarkalkulo montras aktivon de 23.805 eŭroj, dum la kapitalo superas cent mil. Pro la akiro de jura personeco, tiu mono ne riskas plu "konfiskon", kian spertis la t. n. Afrika Fonduso.
La bona financa stato dependas grandparte el subvencioj de Eŭropaj instancoj: la membrokotizoj kovras eĉ ne 10% de la buĝeto. La individua membraro mem, falinta iom post iom de 892 en 1997 al 399 en 2003, rekreskis dum la prezido de Bertrand Hugon kaj stabiliĝis super 500.
[HeKo 338 4-A, 8 sep 07]