Esperanta Civito

Literatura Foiro 228 enhave bunta

Originala literaturo en la aŭgusta numero 228 de la revuo Literatura Foiro.  La forpasinta poeto Julius Balbin ricevas omaĝon per sia poemo pri Janis Lipke kaj per biografia artikolo de Zofia Banet Fornalowa. Márton Féjes malkovras nekonatajn paĝojn el la vivo de Julio Baghy: la siberian mozaikon konsistigas historiaj fotoj kaj faksimiloj.

Mondliteraturo: Carlo Goldoni dum la jubilea jaro per la lasta (tria) akto de "La ruza vidvino", en traduko de Perla Martinelli, kaj itinero tra la spuroj de Goldoni en Parizo per elzeviro de Giorgio Silfer.

Nia Lingvo: Ilona Koutny konkludas la debaton pri la altrudo de etnolingvaj signifoj al esperantaj vortoj (ekinta en LF 220 per la artikoloj de Dimitar Haĝiev kaj Laszló Radacsy).

Interlingvistiko: okaze de la centjariĝo de la Ido-skismo, kvara parto de la studo de Claude Gacond pri la vivo kaj didaktika kontribuo de Louis de Beaufront.

Recenza eseo: la parolan kulturon en nia lingvo, de Zamenhof ĝis Lapenna kaj poste, pritraktas Carlo Minnaja okaze de la apero de kompakt-diskoj kun paroladoj de Ivo Lapenna.

Afriko: Marie-France Conde Rey pri la unua PEN-kongreso en la nigra kontinento, Perla Martinelli pri la literatura seminario de LF-koop en Dakaro.

En la rubriko pri la Sepa Arto: "Iñárritu pri "Babel": kino estas esperanto"  de Giorgio Silfer.

La revuo estas ĉefredaktata de sen. Ljubomir Trifonĉovski kaj oficas kiel organo de la Esperanta PEN-Centro. Redakcia adreso: p.k. 26, BG-3000 Vraca (Bulgario), retadreso lofo ĉe softhome.net. La revuon posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Provekzemplero estas mendebla ĉe: CP 928, CH-2301 Ĉaŭdefono (Svislando), rete lf-koop ĉe esperantio.net.

[HeKo 339 2-B, 19 sep 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0123 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0621 s s 
  Total: 0.0744 s s