Esperanta Civito

Verko de Platono en esperanto

Baldaŭ estos prespreta la nova esperanta traduko de "Kratilo", la verko de Platono pri la lingvo, fakte la fundamento de la lingvistiko dum la antikva kaj meza epokoj. La tradukon realigis, respektive revizias, c-anoj Armando Zecchin kaj Giorgio Silfer, kiu ankaŭ verkos la enkondukon.

"Kratilo" estas la plej leginda el la platonaj verkoj, por esperanta intelektulo -- asertas prof. Giorgio Silfer -- ĉar en tiu dialogo (aŭ trialogo, ĉar kun Hermogeno kaj Kratilo interparolas Sokrato) ni trovas la bazon de la lingva filozofio kiu karakterizos multajn jarcentojn, almenaŭ ĝis Danto. Platono metas problemon kaj fakte ne indikas definitivan solvon: kial la konceptoj (per si mem universalaj) esprimiĝas per tute malsamaj vortoj, laŭ la malsamaj lingvoj. Danto kiel la unua indikos kompromisan solvon, pere de Adamo, en la 26a kanto de la Paradizo. "Kratilo" estas oportuna enkonduko por la studoj pri interlingvistiko: al miaj gestudentoj mi ĉiam konsilas ĝin.

Laŭ c-ano Zecchin, la traduko sekvis instinktan metodon: ĝi konservas preskaŭ komplete la originan penso-esprimaron celante, tamen, por ke la teksto estu komprenebla almenaŭ je engaĝita atento; tio ankaŭ por ĝin distingi el la samtitola verko de Broadribb, kiu tradukas (kaj enretigas) multe "ad sensum". Ĉar la originalo tramarŝas kun malriĉa vortaro (kun vortoj, tamen, gramatike ege kaj varie ellaboritaj), por la esperantigo mi utiligis simplan vortaron, kiun tamen eblas laŭplaĉe varii.

La eldono estos proponita unuavice al Kooperativo de Literatura Foiro.

[HeKo 340 1-B, 5 okt 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0157 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0411 s s 
  Total: 0.0568 s s