Esperanta Civito

"La infana raso" premieris en Berno

Plena salono en hotelo de Berno hieraŭ, okaze de la premiero de "La infana raso", kiel duobla kompakta disko plus libreto, per la deklamado de William Auld, eldonitaj de LF-koop. Prelegis c-ano prof. Giorgio Silfer, kadre de Literatura Tago organizita de bernaj esperantistoj, unuavice s-ro Bruno Graf, kun la subteno de Svisa Esperanto-Societo. Venis personoj el Ĝenevo, Laŭzano, Ĉaŭdefono, Berno, Lucerno, Zuriko kaj aliaj svisaj urboj.

Giorgio Silfer skizis la biografion de William Auld, verdire multe malpli aventuran ol tiu de alia brita esperanto-poeto, Leonard L. M. Newell; kaj poste li analizis lian literaturan produktadon, kun specifa atento pri "La infana raso".

La publiko levis plurajn demandojn, speciale pri la rilato inter Auld kaj la esperanta popolo, al kiu la skota poeto sentis sin tute apartena: "Vi estas mia popolo, mi estas via poeto", li skribis. Tiu raŭmisma sinteno ĝenerale karakterizas la plej talentajn el niaj poetoj: estas tre mallonga la salto de la uzo de esperanto kiel arta perilo ĝis la kompreno pri ĝia rolo kiel identigilo. Kiu kredas en la esperanta poezio, tiu kredas ankaŭ en la esperanta popolo.

[HeKo 340 5-B, 14 okt 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0446 s s 
  Total: 0.0578 s s