Esperanta Civito

Ekspozicio pri la esperanta novelo


Sukcesa inaŭguro de la dulingva ekspozicio pri "La esperanta novelo" en Budapeŝto, fare de la Konsulo de la Esperanta Civito kaj de la direktorino de la Fremdlingva Nacia Biblioteko, kadre de la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko.

La ekspozicio konsistas el dek du paneloj kaj ses vitrinoj, kiuj proponas literaturkritikan kaj biografian itineron pri la plej gravaj esperanto-novelistoj (inter kiuj tri virinoj). La vitrinoj enhavas raraĵojn el la Kolektaĵo Fajszi, bonege prizorgata en tre konvena ejo, fare de s-ino Ilona Böde. Interalie eblas vidi la manuskripton de la novelaro de Marjorie Boulton "Okuloj", kaj leterojn de ŝi al Julio Baghy.

La paneloj proponas (menciante ankaŭ aliajn aŭtorojn, ekzemple Cezaron Rossetti kaj Linan Gabrielli) la sekvajn kontribuintojn al la esperanta novelarto: Julio Baghy, Raymond Schwartz, Ferenc Szilágyi, Reto Rossetti, Marjorie Boulton, Sándor Szathmári, Clelia Conterno Guglielminetti, Johán Valano, István Nemere, Spomenka Ŝtimec kaj Giorgio Silfer. István Nemere (aŭtoro de jam 474 titoloj, absoluta rekordo en la hungara literaturo) estis la ŝatata gasto de literatura kafejo, tuj post la ekspozicia inaŭguro.

La sukceso de la aranĝo (kiu daŭros tutan semajnon) konvinkis la Bibliotekon inviti konstante la Esperantan Civiton por kune organizi ion okaze de la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko, la 42a en la jaro laŭ direktivo Rogora. En 2008 probable temos pri la esperanto-periodaĵoj.

[HeKo 340 7-C, 17 okt 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0694 s s 
  Total: 0.0834 s s