Esperanta Civito

Biblioteka kolokvo en Vieno


"La defio de la novaj teknologioj por la planlingvaj bibliotekoj kaj arkivoj" estis la ĉeftemo de la kolokvo en la Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno, 19-20 oktobro 2007. Pri la problemoj kaj praktikaj spertoj de planlingvaj arkivoj prelegis Detlev Blanke, pri la tradiciaj bibliotekoj Herbert Mayer. La bibliotekojn en Vieno kaj Aalen prezentis Christian Cimpa, respektive Utho Maier kaj Karl Heinz Schaeffer.

Miroslav Malovec parolis pri la E-bibliotekoj en Ĉekio kaj pri disponigo de libroj per elektroniko, Reinhard Haupenthal pri Volapuko en arkivoj kaj bibliotekoj. Dum
Arpad Mathe atentigis al la periodaĵoj en bibliotekoj kaj libraroj, Barbara Pietrzak rakontis pri la sorto de la espeanto-sonarkivoj de Pola Radio. Toon Witkam gvidis tra la problemoj de provlegado post skanado de tekstoj. Marek Blahuŝ vekis grandan intereson per sia prezento de la interreta superkatalogo kaj cifera arkivo de esperanto-literaturo.

La vickonsulo pri kulturaj aferoj de la Esperanta Civito, sen. Ljubomir Trifonĉovski, en sia prelego akcentis al la problemoj de la klubaj bibliotekoj, donante ekzemplojn pri Bulgario. Laŭ li, la Komuna Integrita Biblioteka Sistemo de Esperantio (KIBS) perspektive helpos al la lokaj grupoj ne nur konservi sian libro- kaj arkiv-heredaĵon kaj pliriĉigi ilin sed ankaŭ malfermiĝi pli vaste por esperantistoj kaj por interesiĝantoj pri planlingvoj.

La tekstoj de la prelegoj aperos libroforme en 2008 sub la redakto de Detlev Blanke kaj Herbert Mayer.

[HeKo 341 2-A, 26 okt 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1256 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0437 s s 
  Total: 0.1693 s s