Esperanta Civito

"Spegulo": nova revuo el Pollando

En la alproksimiĝanta, nova jaro 2008, en Pollando komencos aperadi nova revuo titolita jam – SPEGULO. 

SPEGULO estos kvaronjara revuo kun socikultura enhavo. Ĝin redaktos la pola kvaropo: c-ano Tomasz Chmielik (ĉefredaktoro), s-ro Kazimierz Leja, c-ino Lidia Ligeza  kaj s-ro Stanislaw Smigielski (redakcia sekretario). Inter la kunlaborantoj estas la nomoj de Zbigniew Galor, Malgorzata Komarnicka, Ilona Koutny, Teresa Nemere kaj Ryszard Rokicki. Atendataj estas ĉiuj samideanoj, kiuj volos pliriĉigi la novan revuon per siaj kontribuaĵoj. 

SPEGULO estas turnita al leganto aktiva, lingve matura, kritike sekvanta okazantaĵojn en la moderna kulturo, eŭropa kaj monda. Enestos en ĝi originalaj poemoj, rakontoj kaj teatraĵoj, kaj ankaŭ tradukoj el la plej diversaj lingvoj. Ni ne volas forgesi la historion de la Esperanto-movado, en kiu ni serĉos imitindajn ekzemplojn kaj indikojn por la estonteco. Interesas nin serioza recenzado de verkoj aperintaj en Esperanto, kaj recenzoj devus analizi la literaturan valoron de tiuj verkoj, ilian lokon en la literatur-historia perspektivo. Multe da atento ni volas turni al la signifoplenaj eventoj kaj aperaĵoj en la arta vivo. Ni volas eliri el la verda „geto” kaj interparole kontakti elstarajn personojn de la kultura vivo.

Nin ĉiujn logas la komuna sperto de tiu memorinda jaro 1989 - annus mirabilis – kaj ĉiuj ŝanĝoj, kiuj okazis en la politika kaj socia vivo, kiam finiĝis la komunista regado kaj formiĝis novaj ŝtatoj en la Meza kaj Orienta Eŭropo – en tiu parto de la mondo, kiu estas nia loko surtere. Tial ni volus montri al legantoj la gravecon kaj signifon de la jaro 1989 kaj la sekvon por ni, kiel parto de Esperantio.

Ni deziras, ke SPEGULO estu malferma, sen limigaj antaŭkondiĉoj aŭ  tendencoj. Ĉiel ni klopodos, por ke esperanto fariĝu perilo inter homoj kun diversaj opinioj, kun malsamaj spertoj. Per Spegulo ni intencas konvinki esperantistojn, ke la Zamenhofan lingvon ili lernas kaj praktikas ne nur por kongresumi kaj plum-amikadi, sed ankaŭ por vastigi siajn pens-horizontojn. (*)
 
(Tomasz Chmielik )

(*) plene raŭmisma koncepto.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0126 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0645 s s 
  Total: 0.0770 s s