Esperanta Civito

Nova dato por AfrES2 en Burundio

Nova dato por la dua Afrika Esperantologia Semajno, komuna projekto de Kultura Centro Esperantista kaj SIPU kadre de la Pakto por la Esperanta Civito. Anstataŭ jarŝanĝe, ĝi okazos de la 3a ĝis la 7a de januaro 2008 en Buĵumburo, ĉefurbo de Burundio.

La gvidanto de AfrES2, c-ano Giorgio Silfer, prizorgos dum 40 studhoroj la formadon de dekkvino da novaj esperantologoj, el Burundio, Kongolando, Ruando kaj eble Kamerunio. Unu el la partoprenantoj en la prepara perkoresponda kurso ne iros al Buĵumburo, ĉar intertempe akceptita por pli longa staĝo ĉe la Esperanto-Domo en Svislando. Ĉi tiuj intelektuloj aldoniĝos al la alia dekduo, el Eburio, Ganao, Kamerunio kaj Togolando, formitaj de AfrES1 en Lomeo, jarŝanĝe 2005/06.

"En formado ne ekzistas unu instruisto kaj naŭ lernantoj, sed dek instruantoj kaj dek lernantoj samtempe" emfazas c-ano Silfer. Al la malica rimarko, ĉu li ne pensas perdi sian tempon en lando kie, laŭ komuniko de Renato Corsetti, esperantistoj prefere sin dediĉas al futbalo, c-ano Silfer respondas kun rideto: "Vera popolo bezonas kaj intelekton kaj sporton: mi mem interesiĝas pri futbalo, kiu (post opero en la deknaŭa jarcento) estas la socia manifestiĝo kiu atingis ĉiujn klasojn kaj ĉiujn landojn, dum la dudeka jarcento".

[HeKo 342 4-B, 16 nov 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0171 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0405 s s 
  Total: 0.0576 s s