Esperanta Civito

Nova redaktoro por "Heroldo de Esperanto"


C-ino Annette Muhlemann estas nova redaktoro de "Heroldo de Esperanto", kie ekde la Zamenhofa Tago 2007 ŝi definitive anstataŭos c-anon Giorgio Silfer. Ĉi-lasta, kies mandato kiel kunredaktoro ĉesus fine de 2008, rezignis pri la posteno unu jaron pli frue. Li tamen restos konstanta kunlaboranto de la redakcio. Lia kolego sen. Dieter Rooke decidos baldaŭ ĉu resti kunredaktoro ĝis la mandatfino aŭ lasi la novan redaktorinon sola en la gvida posteno.

Dum la du jaroj de sia mandato Silfer reformis la unuan paĝon, per nova grafiko en la titolo, per la enkonduko de la humura vinjeto ("Nia mondo laŭ Giancarlo Mangini"), per la strikta kuplo al la aktualeco ekster Esperantio, sed rilata al la esperanta popolo. "Mia retiriĝo de la gvida redaktora posteno estas oportuna, pro mia respondeco de Konsulo. Mi ege ĝojas ke juna profesia ĵurnalistino transprenos la torĉon", komentarias Giorgio Silfer.

Aneto Muhlemann fakte laboras por lokaj ĵurnaloj en Svislando. Denaske trilingva (pola, franca, esperanto), 23-jara studentino pri nuntempa historio, ŝi posedas kelkajn pliajn idiomojn.

La provperiodo de c-ino Muhlemann ekas hodiaŭ, per la numero 15:2007. Por la posteno, anoncita tra la interna afiŝejo de la Esperanta Civito, kandidatiĝis kvin personoj kun la esperanta civitaneco. Aneto Muhlemann estis elektita ankaŭ ĉar ŝi estas la sola kun C1-diplomo pri esperanto, atingita trapasante LTSEC-ekzamenon.

La redakcio de HeKo elkore bondeziras al la kolegino.

[HeKo 342 5-B, 17 nov 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0411 s s 
  Total: 0.0546 s s