Esperanta Civito

Kongolanda esperantisto en prizono

Jean-Pie Matindi, nacia gvdanto pri la instruado de Bruno-Gröning en Kongolando, informis Komitaton Armand pri sia sorto:

"La kialo de mia arestado fontis el la antaŭa arestado de mia kuzo, kiu estis ĵetita en la prizonon pro financa problemo flanke de sia patrono [labordunginto]. Dume, mi iris por viziti lin, ĉar li sendis mesaĝon telefone al mi ke li estas arestita kaj petis mian helpon por informi sian familion pri sia kazo. La policistoj trovinte mian nomon konkludis ke ankaŭ mi estas koncernata en lia monŝtelado. Pro tio mi estis ĵetita en la saman prizonon kaj tie mi faris ok monatojn sen juĝado. Dank' al la interveno de mia advokato mi estis liberigita post punpago, nun mi petas vian helpon subteni min finance por flegi mian familion kiu multe suferas, pro malsato eĉ malsaneco."

"Se mi skribis al vi ĉar mi sĉias ke estante samideanoj, vi devus kompati pri mia vivo, ĉar mi estas nuntempe tute senmona. Jen la kialo de mia letero al vi, al la tuta esperantistaro."

Komitato Armand malfermis dosieron pri la kazo. Informpetoj ĉe esperantistoj en la Bruno-Gröning-movado restis pormomente senrespondaj. S-ro Matindi ne havas la esperantan civitanecon.

[HeKo 342 9-C, 30 nov 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0575 s s