Esperanta Civito

La Civito en brusela packonferenco

Laŭ oficiala invito de Marco Cappato (la EU-parlamentano kiu plej aktivis por nia lingvo en 2004) la Esperanta Civito partoprenas en la internacia packonferenco okazanta hodiaŭ kaj morgaŭ en Bruselo. La Civiton reprezentas la Konsulo mem. Ĝi estas la sola esperantlingva subjekto invitita al la evento.

La konferenco kunigas multajn neregistarajn subjektojn kiuj subtenas la kampanjon por la monda moratorio pri mortopuno. Laŭ optimismaj deklaroj de la itala registaro (kiu kunordigas la EU-membroŝtatojn, bloke aliĝintajn al la kampanjo) post deko da tagoj la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj definitive aprobos la moratorion.

Hodiaŭ estis tre kortuŝa momento, okaze de la prezento de la filmo "Patrinoj" de Barbara Cupisti. La filmo (partopreninta en la lasta Venecia festivalo) dokumentas la strebon de patrinoj israelaj kaj palestinaj, perdintaj siajn gefilojn ĉu milite ĉu atence ĉu sinmortige, krei dialogon inter la du frontoj. La reĝisorino, kiu lernis esperanton, estis intervjuita de c-ano Giorgio Silfer por la revuo "Femina".

[HeKo 343 2-C, 6 dec 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0561 s s