Esperanta Civito

Rememore pri Ada Csiszár

Hieraŭ vespere dum la kunveno de Budapeŝta Medicina Esperanto-fakgrupo, ricevis konfirmon la informo pri la forpaso de Ada Csiszár. D-ro Ludoviko Molnár informiĝis pri la ege bedaŭrinda evento.

La fratino de Ada Csiszár provis multfoje atingi Adan, kiun la policanoj post la malfermo de la loĝejo trovis mortinta ĉe la komputilo. Lau la esploroj ĝuste dum laboro ŝi mortis. Pri la heredaĵo de Kálmán Kalocsay -- laŭ trovita koverto adresita al d-ro *** -- kaj ankaŭ pri la entombigo de Ada Csiszár, ni havos informojn nur poste, kiam la koverton la Polico disponigos al d-ro ***. La partoprenantoj de la kunveno per unuminuta staro omaĝis pri Ada Csiszár.

Dum la sama kunveno kiel programero la ĉeestantoj aŭskultis el la KD "La infana raso" -- la duan kanton, per la deklamo de William Auld, la aŭtoro mem. Post la aŭskultado, Ludoviko Molnár laŭtlegis la saman kanton kaj la ĉeestantoj analizis ties enhavon.

La dua programero estis rakonto pri ARKONES de sen. Anna Bartek, kiu ricevis multe da demandoj, kiujn ŝi sprite kaj lerte respondis.

* * * * *

Kooperativo de Literatura Foiro esprimas sian kondolencon pro la forpaso de s-ino Ada Csiszár, kiu plurfoje kunlaboris kun niaj kooperantoj. La eldonrajtoj de "Infero" kaj "La dektri noktoj de Satano" (ambaŭ en komerco) restas ĉe LF-koop.

[HeKo 343 3-B, 7 dec 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0401 s s 
  Total: 0.0538 s s