Esperanta Civito

Nefermitaj pordoj en KCE

Jam de kelkaj jaroj Kultura Centro Esperantista kutimas inviti neesperantistojn al specifa vizito okaze de la Zamenhofa Tago. Tia estis ankaŭ ĉi-jare la kazo: ĝuste hodiaŭ la tuta instruistaro de la privata lingvolernejo "Interlangues" (la plej fama en Ĉaŭdefono) vizitis la Esperanto-Domon kaj tie (post bjelostoka bonvenigo) frandis kaj fromaĝan fonduon kaj enkondukon al nia lingvo, danke al la prezidantino de KCE, sen. Perla Martinelli, en tre agrabla etoso.

Al la prezento kontribuis tri mallongaj filmoj: la fanclingva "Sentiments" (dekminuta), ĉapitro el la "Odiseado de la lingvoj" (bonega serio de la svisitala televizio) kaj "La revo de Koffi" (pri la realigo de Institut Zamenhof en Lomeo, kun kiu KCE kunlaboras kadre de LTSEC). La publiko metis multajn interesajn demandojn, ricevante kontentigajn respondojn. Unu el la ĉeestantoj rimarkis, ke la forto de esperanto konsistas ne tiom en ĝia facileco, kiom en ĝia sukceso formi novan, transnacian identecon: "tiel ĝi superas la lingvojn kiujn ni instruas, kaj kiujn la lernantoj perceptas preskaŭ nur kiel komunikiloj".

Plia rimarko: en KCE la Tago kun nefermitaj pordoj ne estas senpaga -- la vizitantoj pagas por la manĝo kaj la informa materialo.

[HeKo 343 6-B, 14 dec 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0648 s s 
  Total: 0.0798 s s