Esperanta Civito

Lingvo de espero

Antaŭ ol esti lingvo de paco, Esperanto estas lingvo de espero.

Lerni ĉi tiun lingvon jam signifas esperi. La esperantismo ne alportis revolucian socian mesaĝon, ĉar la Majstro ne estis batalanto por politika liberigo. Per nova lingvo li volis konduki al la renkonto kun la espero, pli forta ol la suferoj pro la intergenta divido -- tial la espero elinterne transformas la vivon kaj la mondon.

Per lingvo de espero Li donis al ni respondon al la demandoj: kio la homo estas? kion necesas fari por esti vere homa?

Por la Majstro la espero ne estis io, sed iuj: la homaro kiu, metinte Dion en la unuan lokon, konscias ke ĉio estos en la ĝusta loko. En tiu perspektivo, la espero ne estas portempa, sed ĉiama.

Kiuj vidas en Esperanto nur komunikilon, tiuj perdos la esperon. Kiuj vidas en Esperanto ĉefe rimedon por garantii la multlingvismon kaj la lingvan demokration, tiuj perdos la esperon. Kiuj vidas demiurgon en favoraj sciencistoj kaj panaceon en la "profesiigo", tiuj perdos la esperon.

Kie do praktiki la esperon kaj nutri sin el ĝi? Unue en la lego. Se neniu povas paroli kun vi, la skribita teksto ne lasas vin sola.

Due en la ago. La espero estas por ni kaj por la aliaj. Tial la espero estas ĉiam aktiva. La sfero de la lingvo de espero ne estas fermita al la mondo. Tial la espero restas vere homa.

Trie en la alesto. La espero ne estas egoisma. Kiu ignoras alies konkretajn atingojn, tiu volas vivi sola. Kiu kalumnias alies bonajn agojn, tiu parolas la lingvon de mensogo. Kiu traktas vin nur post via pago, tiu ne parolas la lingvon de espero.

Sur lego, sur ago, sur alesto kresku la esperanta popolo. Tiel ĝi estos la avangardo de la homaro. Kiel montras la esperanta flago mem: la verda stelo de espero en malgranda kampo, sed samkolora al la cetero, por kiu ankaŭ, ĝi estas destinita.

Amen.

(Frato Melquíades OFM, Zamenhof-Tage 2007)

[HeKo 343 9-A, 18 dec 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0161 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.0583 s s