La nova Esperantio festas pro UN
Per pli vasta plimulto (fakte: la plejmulto) ol esperis la plej optimismaj aktivuloj, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko hodiaŭ aprobis la universalan moratorion pri mortopuno.
La nova Esperantio aparte ĝojas pro la rezulto, ĉar la Esperanta Civito oficiale aliĝis al la kampanjo: neniu alia esperantlingva subjekto tion faris, kvankam lastatempe almenaŭ la eldona kooperativo de SAT produktis libron pri la mortopuno en la mondo.
La plej ardaj subtenantoj de la mortopuno nuntempe estas Usono, Popola Ĉinio kaj Irano: precipe la du lastaj landoj estas ofte cititaj (en la malnova Esperantio) pro sukcesoj en la esperanto-agado. Ĉu baldaŭ ankaŭ la tieaj esperantistoj fariĝos heroldoj de la kulturo de neperforto, aliĝante al la kampanjo?
[HeKo 344 1-C, 18 dec 07]