Esperanta Civito

KCE kreskis "hotele" kaj transnacie


Pli da partoprenantoj ol kutime en la ĝenerala Asembleo de Kultura Centro Esperantista, kiu disvolviĝis hodiaŭ matene en Ĉaŭdefono, sub la prezido de sen. Perla Martinelli. Tial ke ne estis specialaj tagorderoj (nek renovigo de la gvidaj organoj, nek statutmodifoj), la pli granda partoprenantaro kongruas kun la kreskanta bonfarto de KCE, baldaŭ 40-jara. La kulturcentro fakte estis fondita Zamenhof-Tage 1968.

La agadraporto (kaj spegule la financa) emfazis la kreskon de du elementoj: la gastejo (plus 40% en la tranoktoj) kaj la transnacieco (lingvotesta sistemo, iniciatoj en Francio, Afriko kaj Meksiko). Unuflanke tiu kresko kontribuas al la preskaŭa atingo de la financa memsufiĉo; aliflanke ĝi streĉas ĝis maksimuma limo la nun disponeblajn laborfortojn: la stabo de KCE fakte ne enhavas dungitojn, sed nur volontulojn, kvankam ili laboras profesiece, eĉ pli diligente ol farus salajratoj. La prezidantino emfazis la neceson akompani la kreskon de la aktiveco per la kresko de homaj resursoj. Nuntempe ĉiu deĵoranto en la Esperanto-Domo estas persono formita kaj selektita de LF-koop, laŭ partnera kontrakto.

Aparte esperiga estas la ekfunkciado de Junulara Komisiono, sub la gvido de c-ino Aneto Muhlemann. La komisiono, kies motoro estas du denaskuloj (laŭ LTSEC-difino), jam laboras super interesa projekto: Lingvo-Festo en Ĉaŭdefono, okaze de la Internacia Jaro de la Lingvoj.

Post monato en Ĉaŭdefono okazos la ĝenerala Asembleo de LF-koop kaj seminario pri la didaktika materialo por LTSEC, sub la kunordigo de sen. Bertil Nilsson, Vickonsulo pri edukado.

[HeKo 345 5-B, 26 jan 08]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0689 s s 
  Total: 0.0823 s s