Esperanta Civito

Establo en Israelo petas eniri la Pakton

"Jam en 2006 ni movaduloj en Centro Sivron decidi informiĝi pri la Esperanta Civito por eventuala aliĝo. Kaj nun dum la decembra jarkunveno 2007 ni fine akceptis la ideon fariĝi paktinta establo" komunikis c-ano Jeremi Gishron al la Konsulo pasintmonate.

Centro Sivron situas en Jerusalemo kaj aktivas por mondcivitaneco laŭ hilelismaj principoj, kion ĝiaj membroj (ne nur en Israelo) nomas "homekologio". En sia letero akompane al la aliĝpeto, la reprezentanto de Centro Sivron interalie aludas al la kongruo inter la mondialisma elano de la Esperanta Civito kaj la ideoj de Zamenhof, kiu diris, pri sia hilelisma ideo, "ke oni starigu centron en Neŭtrala Svislando, por krei internacian juron kaj regulojn por paca kunvivado mondskale. Ja tio certe jam ekzistas, kiel Zamenhof profetadis. Do jen plia kialo kial la Civito en Ĉaŭdefono povas plenumi tiun taskon dumtempe".

Respondante al Centro Sivron, la Konsulo esprimis sian esperon ke la Forumo akceptos la aliĝpeton, kiu interalie malfermas perspektivon de aktiveco en Israelo, lando kiu devus ludi pli gravan rolon ol nun en la kampo de zamenhofologio: la nova aliĝinto (kiu estus la dua en Azio) certe brile kontribuos tiucele. La Konsulo aldonis ke Ĉaŭdefono ne estas la ĉefurbo, sed nur unu el la sidejoj de la nova Esperantio: pri kiu, parafraze al hebrea proverbo, oni ankaŭ povus diri "Kien ajn mi iras, mi iras al Esperantio".

Centro Sivron estas la 29a establo kiu petas la aliĝon al la Pakto. Ĝia peto estos traktata okaze de la parlamenta sesio en Bruselo, 25-26 julio 2008.

[HeKo 345 9-C, 5 feb 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0123 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0417 s s 
  Total: 0.0540 s s