Esperanta Civito

Interesa lingvopolitika raporto


La prezidanto de la Eŭropa Komisiono, Jose Manuel Barroso, kaj la komisionano pri multlingvismo, Leonard Orban, formis konsilgrupon el personoj aktivaj en la kultura kampo por helpi al la kontribuo de la multlingvismo al interkultura dialogo kaj reciproka interkompreniĝo de la EU-ŝtatanoj.

La grupon gvidis verkisto, Amin Maalouf, kaj konsistis ĉefe el verkistoj (ne anglalingvaj), plus la gvidantoj/intoj de Goethe Institut kaj British Council. Ili kunsidis plurfoje en Bruselo inter junio kaj decembro 2007, kaj fine produktis ne longan raporton pri Kiel la lingvomulteco povus firmigi Eŭropon.

Efektive la raporto okupiĝas ne nur pri multlingvismo (pluraj lingvoj en unu institucio), sed ĉefe pri plurlingvismo (pluraj lingvoj en unu homo). Ĝi rezultas el la interparoloj de la fakuloj, pli ol esploroj de scienculoj (kiel François Grin kaj Robert Philippson). Tia procedo ne helpas por produkti studon bazitan sur rilatoj de kaŭzo kaj rezulto, sed aliflanke liberigas la povon de intuicioj.

La plej originala intuicio en tiu raporto estas la koncepto de “adopta lingvo”. Ĉiu EU-landano devus koni la denaskan, sed ankaŭ duan lingvon laŭ libera elekto, tiel ke li estu efektiva dulingvulo. Tiu dua idiomo certe ne estu la sama por ĉiuj, sed spegulu la plej vastan paletron, de la albana ĝis la zulua, inkluzive de mortaj lingvoj (citita estas latino) kaj de artefaritaj (ne cititaj eksplicite).

Se oni aldonas la koncepton ke la angla (prefere: globish) rolas kiel ne estiminda pontolingvo, je malprofito de la angloj mem, ni alvenas al surpriza konkludo: ne interesus Eŭropon la finvenkisma esperanto (helpa au vehikla) sed la raŭmisma esperanto, nome la adopta lingvo de certa minoritato.

Finvenkistoj ofendiĝis duoble: la unua publika reago de Renato Corsetti (fakte en skandalgazeto) estis je la nivelo de persona insulto kontraŭ Orban kaj kompanio. Sed aliaj uzis pli prudentan tonon: la raporto enhavas utilan alkroĉon, eĉ se ne laŭ la Manifesto de Prago.

Unu plian fojon pruviĝas, ke la strategio de UEA lamas en la nuna mondo, dum la raŭmisma strategio (kiun la Esperanta Civito aplikas) estas pli kaj pli aktuala.

[HeKo 346 2-A, 9 feb 08]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0458 s s 
  Total: 0.0612 s s