Esperanta Civito

Objektive kritikaj rimarkoj en LMD

"Le Monde diplomatique" en esperanto aperigis tre interesan analizon de la talenta ĵurnalisto Vilhelmo Lutermano pri la stato de Esperantio, kun aparta atento pri tri subjektoj: UEA, SAT, Esperanta Civito. La analizo estas sobra, foje eĉ draŝa.

Ekzemple pri SAT: "Dum antaŭe eblis diri ke S.A.T. garantias la ekziston de PIV, eblas diri nun inverse, ke PIV garantias la ekziston de S.A.T. Kaj ke la ekzisto de S.A.T. estas nuntempe la malhelpo por grandskala disvastiĝo de la vortaro en cifereca formo. Krome, la aktuala situacio, en kiu la plenumkomitato praktikas specon de esceptostato, faras ke la «reale ekzistanta» S.A.T. ne spegulas asocion kiun ĝia statuto priskribas kaj preskribas. Rezulte de tio, ĝi estas nun ne tre alloga eĉ por kamaradoj kiuj disponas pri sufiĉe da mono por membriĝi en ĝi. Etoso kaj fortrilatoj inter diktatorecaj statutrompuloj kaj «statutemuloj» ne lasas multan esperon ke estontaj evoluoj eble povus forigi tiun certe gravan makulon."

Kaj pri UEA:  "kio esence limigas la agadkapablon de UEA ne estas ĝia piramideco, sed la fakto ke ĝi estas «neŭtrala» en tiu senco ke ĝi ne enmiksiĝas en politikajn kaj sociajn diskutojn ekster la lingva demando. Ĝi zorgas precipe pri la propagando por la lingvo Esperanto kaj pri gravaj servoj por siaj individuaj membroj. Pro tio oni nomas tian organizon «poresperanta», kontraste al tiuj kiuj laboras ne por, sed pere de Esperanto. Alia trajto, tiu kiu limigas la aliĝon al UEA kiel individua membro, estas la fakto ke ĝi postulas sufiĉe altan kotizon, kiun ne povas pagi la plej multaj homoj en la evolulandoj."

Sed ni okupiĝos ĉi tie nur pri la prezento de la Esperanta Civito: "LA TRIA ORGANIZO en Esperantujo estas la sufice freŝdata «Civito», kun sidejo en Svislando. (1) Ghi celas esti « kvazaŭŝtata » asocio (2) agnoskita de la ŝtatoj, kompareble kun la ŝtata agnosko de la Malta Ordeno. Ĝi stariĝis de kaj ĉirkaŭ la skipo kiu eldonas la prestiĝan kaj altnivelan kulturgazeton «Literatura Foiro», kiu favoras kaj praktikas sian koncepton de la Manifesto de Raŭmo, laŭ kiu Esperanto estas ne nur lingvo, sed ankaŭ identigilo kaj laŭ kiu la Esperantistaro estas lingva komunumo en diasporo. La membroj ne bezonas kotizi, kaj kandidatoj povas peti aliĝon, se ili apartenas al iu el la «establoj» ligitaj kun la Civito, ekzemple se ili estas abonantoj de «Literatura Foiro» aŭ «Heroldo de Esperanto». Ĝia strukturo estas piramideca (3) kaj ĝiaj decidorganoj memorigas tiujn de la renesancaj italaj respublikoj: senato, konsulo, ktp.

Ĝia membraro estas kompreneble, rilate politikajn konceptojn, plej diversa, kaj tio speguliĝas en la diversaj «listoj» -- blanka (kristana, politike dekstra*), verda (ekologia), ruĝa (politike maldekstra) --, kiuj verŝajne povas agadi eksteren, sed ŝajnas ke ankoraŭ mankas sufiĉe da membroj por efika agado. La civitanoj videble aktivas en la feminisma movado. Lastatempe stariĝis, ene de la Civito, iu nova maldekstro, kiu, kontraste al S.A.T., forlasis la nocion de klasoj kaj klasbatalo, opiniante ke klasoj ne plu ekzistas...

Malgraŭ la ekstrema opinidiferenco de la civitanoj, la asocio partoprenas la mondajn kaj regionajn forumojn, dum S.A.T. partoprenis nur la Europan Socian Forumon kaj ne disponas pri la necesaj rimedoj por partopreni la Mondan Socian Forumon.

La ĉefaj bremsoj por vasta aliĝo al tiu organizo ŝajnas esti ĝuste ĝia specifeco (4): ke ĝi celas esti kvazaŭŝtata asocio agnoskenda de la regnoj de la mondo, de la Unuiĝintaj Nacioj, de Unesko, ktp., kaj precipe ĝia ŝtat-imite piramideca karaktero."

Kelkaj glosoj pri la teksto de kolego Lutermano: (1) En Svislando estas nur unu el la sidejoj: tiu de la justica povo. La graveco de Ĉaŭdefono ŝuldiĝas al historiaj kaŭzoj kaj al la fakto, ke tie situas la jura sidejo de gravaj paktintoj (KCE, LF-koop, Esperanta PEN, FEM), sed okazis pri tio neniu decido de la Parlamento (kiu plej ofte havis sesiojn en la najbara urbo Loklo). (2) Ne asocio, sed konsorcio. (3) Piramideca estas centralisma strukturo bazita sur hierarkia akso. La Civito estas federisma realaĵo, kaj ĝiaj instancoj funkcias subsidue al la paktintaj establoj. (4) Fakte ne tiu specifeco, sed alia: nome la lingvokono, bazita sur la raŭmismaj principoj. Esperanto kaj raŭmismo por la Civito analogias al la hebrea kaj cionismo por Israelo.

* La Blanka grupo ne esprimas politikon de dekstro, sed de centro.

[HeKo 347 3-A, 29 feb 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0461 s s 
  Total: 0.0605 s s