Esperanta Civito

La marta numero de "Femina"

Atingis la abonantaron la marta numero de "Femina", organo de Feminisma Esperanta Movado, eldonita de LF-koop. Ĝi estas la 13a numero de la trimonata revuo, regule aperanta ekde 2005, nuntempe sub la ĉefredaktado de sen. Perla Martinelli. Ĝuste ŝia eseo pri la Oka de Marto inaŭguras ĉi tiun numeron, kun historiografie interesa retrospektivo pri feminismo ĝenerale kaj pri la esperanta feminismo aparte. La eseon akompanas dokumentaj atestoj de Edmond Privat, Amalia Berger kaj Ken Miner, kaj multaj fotoj.

Same retrospektivaj estas la artikolo de Anna Löwenstein (iam Brennan) pri la bulteno "Sekso kaj egaleco", kiu karakterizis la esperantan feminismon en la 1980aj (ĝi aperis ankaŭ en japanlingva versio), kaj la filmo "Bellissime", pri la rolo de la virinoj en Italio de post 1960, recenzita de Giorgio Silfer.

Per la prelego de Bertha von Suttner okaze de la Pac-Nobela ceremonio ĉesas la serio pri la premiitaj pacifistinoj. Bertha von Suttner (al kiu omaĝas eŭromonero en Aŭstrio) subtenis esperanton, kaj la pacifismo estas unu el la karakterizoj de la esperanta feminismo. Tial la revuo informas ankaŭ pri la iniciato de la Dek Tri Avinoj, kun kiu FEM ekrilatis.

La numeron komplegitas la rubriko Klara respondas, tiu de Marcelle Dechamps pri alternativa turismo kaj interesa artikolo de Leen Deij.

"Femina" estas abonebla kontraŭ 22 eŭroj jare ĉe LF-koop. Provekzemplero estas petebla ankaŭ tra la redakcio de HeKo.

[HeKo 348 1-B, 13 mar 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0200 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0450 s s 
  Total: 0.0650 s s