Esperanta Civito

Heroldo de Esperanto 3:2008 aperis

Reflektoroj al la lingvoj en la podio de "Heroldo de Esperanto": la unua paĝo de la numero 2118 (3:2008) estas dediĉita parte al la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, parte al la novaj lingvotestoj.

Kadre de la unua, la gazeto komparas la opiniojn de Renato Corsetti kaj Gary Mickle, oficialan komunikon de UEA kaj personan mediton de Giorgio Silfer. Pri la preparmaterialo de la novaj lingvotestoj sen. Bertil Nilsson, Vickonsulo pri edukado, respondas en specifa intervjuo.

En ŝultra kolumno HdE informas pri la reklamo de Barack Huseyn Obama per esperanto, pri la forpaso de lia sampartiano kaj esperantisto J. Tillmann Williams kaj pri financado de EU-instanco al tradukprojekto de infanlibroj, kun esperanto kiel pontolingvo.

"Heroldo de Esperanto" estas posedata, eldonata kaj administrata de LF-koop. La nunaj redaktoroj estas c-ino Aneto Muhlemann kaj sen. Dieter Rooke. Provekzemplero estas petebla ankaŭ per mesaĝo al nia redakcio.

[HeKo 348 3-B, 17 mar 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0553 s s