Esperanta Civito

Ekoficas la nova Kortumo

Ĉi-monate ekis la dujara ofico de la arbitracia instanco de la Esperanta Civito, laŭ la membraro elektita en Bruselo antaŭ precize unu jaro fare de la Forumo.

En la nuna Kortumo estas reprezentataj pli da kontinentoj ol antaŭe: krom Eŭropo kaj Oceanio, ankaŭ Ameriko. Kaj estas pli da virinoj ol antaŭe: du el kvin.

La antaŭa Kortumo neniam bezonis fari arbitracion: neniu konflikto okazis inter paktintaj establoj aŭ inter gecivitanoj. La kortumanoj okupiĝis precipe pri la ĝisdatigo de la paktanaro kaj la preparo de la kodo, specife unu parto: tiu pri la familia juro, kiu fariĝis aparta leĝo, bazita plejparte sur la raporto Lavanchy.

La nova Kortumo decidos ene de tri monatoj pri la nomumo de nova aktisto, aŭ la konfirmo de la nuna, c-ano Bernard Henry.

[HeKo 348 4-C, 20 mar 08]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0486 s s 
  Total: 0.0629 s s