Esperanta Civito

Kongreso malagnoskita en Meksiko

"Sendube la laboro de Martin Schäffer kaj de Vicente Bejarano estas laŭdinda por organizi kongreson, sed ne por kunlabori kun Meksika Esperanto-Federacio. Tre bedaŭrinde ili ne respektis la petojn de MEF pri la enhavo de la programo. Ili estis tute fermitaj aŭdi alies ideojn kaj fermis pordojn de la Kongreso al prelegantoj ekster sia plaĉo. Pro tio, mi ne konsideras, ke la kongreso estus konsiderita kiel MEF-a kongreso".

Tiel la prezidanto de Meksika Esperanto-Federacio, c-ano Luis Raudón, cirkuleris al la membraro antaŭ tri tagoj. La menciita kongreso estis anoncita en Aguascalientes, 1-5 majo 2008: ĝis nun aliĝis malpli ol dudek personoj. MEF rifuzis neniun proponon de la LKK, gvidata de s-ro Bejarano kaj influata de s-ro Schäffer ("longa manus" de Renato Corsetti); male LKK rifuzis ĉiun proponon de la estraro de MEF, plej laste tiun de unuhora prelego de d-ino Perla Martinelli pri "La infana raso", kies duobla KD kun la deklamado de c-ano William Auld estis realigita pasintjare ĝuste en Meksiko, helpe de lokaj Esperantianoj. Sen. Martinelli estas ankaŭ membro de MEF, jam la kvaran jaron.

S-ro Bejarano havas jam solvendan konflikton kun MEF, pro utiligo de financaj rimedoj antaŭ kelkaj jaroj, pri kiu mankas ĝis nun finkalkulo: la estraro de MEF urĝis lin eĉ pere de advokato. S-ro Schäffer reprezentas Germanan Esperanto-Asocion (kies sekretario li estas) en la Komitato de UEA. Jam pli frue li konfliktis kun la estraro de MEF, pro konstanta kunvoko de semajnfinaj aranĝoj en diversaj meksikaj urboj, koincide kun la estrarkunvenoj en Meksikurbo, tiel ke neniu estrarano povis partopreni. Post la komuniko de prezidanto Raudón s-ro Schäffer invitis publike la MEF-anojn al puĉo. Kiel novan prezidanton sin proponis Bejarano mem.

MEF aliĝis al la Pakto por la Esperanta Civito en 2006, per demokratia decido de sia gvida organo. Ekde tiam antiraŭmistoj plurfoje ĉikanis MEFon de ekstere (ekzemple unuafoje postulante kontrolon pri ĝia membronombro), kvazaŭ CIA en la Ĉilio de Allende.

[HeKo 348 8-B, 27 mar 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0235 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0658 s s