Esperanta Civito

Nova tarifaro de LF-koop

Konforme al la Mutuala Rabata Sistemo de Esperantio (direktivo Hiltbrand) kaj al ĝia apliko tra la edikto de Dualo, Kooperativo de Literatura Foiro anoncas la novajn tarifojn por la periodaĵoj kiujn ĝi eldonas kaj administras.

Ekde la 1a de januaro 2009 (do venontjare) SE VI HAVAS LA ESPERANTAN CIVITANECON la tarifoj por la periodaĵoj produktataj de LF-koop (Literatura Foiro, Heroldo de Esperanto, Femina) estos la sekvaj:
IT - internacia tarifo (plena tarifo) validos por la rezidantoj en
Andoro, Aŭstralio, Austrio, Belgio, Britio, Cipro, Danlando, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Honkongo, Irlando, Islando, Israelo, Italio, Japanio, Kanado, Korea Respubliko, Liĥtenŝtejno, Luksemburgio, Malto, Nederlando, Norvegio, Nova Zelando, Portugalio, San-Marino, Singapuro, Slovenio, Svedio, Svislando, UEA (Dubajo), Usono, Vatikano.
Tarifo 2: IT minus 33,33% rabato validos por la rezidantoj en
Argentino, Bocvano, Brazilo, Ĉekio, Ĉilio, Ekvatora Gvineo, Estonio, Gabono, Hungario, Kostariko, Kroatio, Latvio, Libano, Litovio, Meksiko, Montenegro, Panamo, Slovakio, Pollando, Rusio, Serbio, Sud-Afriko, Turkio, Urugvajo, Venezuelo.
Tarifo 3: IT minus 50% rabato validos por la rezidantoj en
la landoj menciitaj nek ĉi-supre nek ĉi-sube, inkluzive de Bulgario kaj Rumanio.
Tarifo 4: IT minus 66,66% rabato validos por la rezidantoj en
Angolo, Benino, Burkinafaso, Burundio, Eburio, Ganao, Gvineo, Haitio, Kamerunio, Kenjo, Komoroj, Kongolandoj, Madagaskaro, Malio, Mozambiko, Niĝerio, Niĝerlando, Nikaragvo, Mongolio, Nepalo, Ruando, Senegalio, Tanzanio, Togolando, Vjetnamo, Zimbabvo.

Se eŭropa lando rezignas pri sia valuto kaj eniras la eŭro-zonon (probable Slovakio baldaŭ), tiu lando aŭtomate eniras la tarifon IT.

Se vi NE havas la esperantan civitanecon (kaj ne petas ĝin okaze de la abono), vi ne rajtas je la supraj socialaj rabatoj (direktivo Hiltbrand) kaj konsekvence la tarifo estas IT ĉiukaze kaj ĉiulande. Se vi JA havas la esperantan civitanecon, sed rezignas pri la rabato je kiu vi eventuale rajtas, la koncerna sumo fariĝas dismo (do iras al la Esperanta Civito, kvestora konto).

Por faciligi la aplikon de la supraj tarifoj (bazitaj sur la kontingentoj de riĉeco laŭ la Monda Banko), en 2009 la abono al "Heroldo de Esperanto" kostos 39,- eŭrojn (do plus unu eŭro), tiu al "Literatura Foiro" 33 eŭrojn (do minus unu eŭro), tiu de "Femina" 21 eŭrojn (do minus unu eŭro).

[HeKo 349 4-B, 2 apr 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0121 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0727 s s 
  Total: 0.0848 s s