Esperanta Civito

Kreskas la pivoto de KIBS

La Biblioteko de Universitato IULM en Milano, kiu danke al la fonduso de Itala Interlingvistika Centro estas la pivoto de la Komuna Integrita Biblioteka Sistemo de Esperantio (KIBS), kreskis lastatempe per la suba akiro, pri kiu raportas prof. d-ro Carlo Minnaja, membro de la scienca komitato de IIC:

Stefano La Colla estis Lingva Komitatano ekde 1923 kaj poste akademiano ĝis sia morto en 1966. Redakta sekretario de "Lingva Kritiko", aldono al Heroldo de Esperanto de la komencaj 1930aj, iniciatinto de granda itala-esperanta vortaro, li estis grava kultura personeco en Italio ankaŭ ekster la E-movado. Lia frato Nicolò, ĵurnalisto, malpli evidentis en la movado, sed ja abunde partoprenis ĝin dum duonjarcento (redaktoro dum jardeko de la revuo de la Itala E-Federacio, gvidanto de karavanoj al la UKoj). La valora arkivo de la du fratoj kuniĝis en la manoj de Vito La Colla, filo de Nicolò, kiu decidis ĝin surmerkatigi: temas pri kelkmilo da pecoj (dek du skatolegoj), inkluzive rarajn revuojn de la komenco de la pasinta jarcento, kiel kelkaj numeroj de "Lingvo Internacia".

En la merkata intereso pintis la Libera Universitato pri Lingvoj kaj Komunikado (itala siglo: IULM) en Milano, kies biblioteko jam disponas pri nemalgranda sekcio pri la internacia lingvo, origininta el la Itala Interlingvistika Centro kaj daŭre pliampleksiĝanta. La katalogisto Andrea Montagner lerte peris la akiron, tiel ke nun la libroj kaj revuoj apartenintaj al fratoj La Colla estas profesie klasitaj kaj konsulteblaj. La biblioteko de IULM apartenas al internacia libroprunta reto.

La vickonsulo pri kulturaj aferoj, sen. Ljubomir Trifonĉovski, esperas ke, okaze de la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko (13-19 oktobro 2008), estos eble aranĝi ekspozicion el la fonduso La Colla. C-ano Andrea Montagner estis senatano de la Verda listo dum la mandato 2001-2006.

[HeKo 350 5-B, 17 apr 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0757 s s 
  Total: 0.0894 s s