Esperanta Civito

UNIFEM-alvoko subskribita de la Konsulo

Antaŭhieraŭ Nicole Kidman, bonvola ambasadorino de UNIFEM, lanĉis alvokon por ke milionoj da personoj levu siajn voĉojn kontraŭ perforto al virinoj. "Mi scias ke milionoj tra la mondo profunde zorgas pri ĉi tiu temo — kaj mi urĝas ilin ĉiujn partopreni," diris la fama kaj talenta aktorino ĉe gazetara konferenco en la novjorka sidejo de UN, aleste de UN-Vicsekretario Asha-Rose Migiro, de UNIFEM-Plenumdirektoro Joanne Sandler, kaj de Tim Wirth, Prezidanto de la UN-Fondaĵo.

Nicole Kidman kuraĝigis vastan partoprenon en la kampanjo "Diru NE al Perforto kontraŭ Virinoj" (www.sayNOtoviolence.org), globa interrete bazita pled-iniciato de UNIFEM, la UN-evoluiga fonduso por virinoj. Nicole Kidman estas la kampanja proparolisto. "Mi estis bonvola ambasadorino de UNIFEM dum pli ol du jaroj nun kaj mi vidis, kiamaniere naskiĝi virino elmetas vin al la risko de la plej terura kaj vasta malobservo de la homaj rajtoj en nia tempo" diris s-ino Kidman. "La Diru NE-kampanjo liveras al homoj tra la tuta mondo la ŝancon aldoni siajn nomojn al ĉiam kreskanta movado postulanta ke la fino de la kontraŭvirina perforto fariĝu prioritato por registaroj tra la mondo" ŝi aldonis.

La Konsulo de la Esperanta Civito subskribis la kampanjan alvokon. "En Esperantio la perforto kontraŭ virinoj ekzistas, kvankam apenaŭ rimarkebla fizike: ĝi fakte esprimiĝas preskaŭ ĉiam kiel psikologia perforto. Jen pamfleto surmerkatigita de la plej grava libroservo en la nomo de libera idecirkulado (ĉu okazus la samo, se ekzistus esperantlingva broŝuro neganta la realecon de Auŝvico?), jen romano cirkuligata kiel arta verko kaj kies aŭtoro tuj fariĝas honora membro, meze de indiferento aŭ eĉ rikano: ekzemploj de psikologia kontraŭvirina perforto kiuj pruvas la bedaŭrindan sendefendecon de virinoj vidalvide al certa kolektivo. La kuraĝaj reagoj, kiel tiu de William Auld kiu proteste demisiis el la redakcio de "Monato", estas valoraj esceptoj, kiuj devus fariĝi kutimo en tiaj kazoj" opinias la Konsulo, laŭ kiu "antaŭ ol pensi (nur pensi) kiel plibonigi la mondon, kelkaj gvidantoj devus agi por plibonigi la esperanto-mondon".

[HeKo 351 5-C, 24 apr 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0128 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0561 s s