Esperanta Civito

Sukcesa simpozio kun prof. Grin

"Estis multe pli da neesperantistoj ĉe la hieraŭa simpozio en Ĝenevo, ol ĉe simila samloke organizita antaŭ kelkaj jaroj fare de SES kaj UEA, kiel ĉi-foje" ĝoje konstatas Claude Gacond, arkivisto de CDELI, kiu partoprenis la simpozion pri lingvaj rajtoj honore al la centjariĝo de la fondo de Universala Esperanto-Asocio kaj al la 60-jariĝo de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj.

La aranĝo, pri la temo "lingvaj rajtoj", disvolviĝis plejparte en la angla kaj franca kun samtempa interpretado al esperanto, sub la prezido de prof. Probal Dasgupta. Laŭ s-ro Gacond "aparte interesa estis la prelego de prof. Grin, kiu montris ke la solvo por Eŭropa Unio povas estis nur esperanto". Multaj ĉeestantoj venis el Francio.

Laŭ Barbara Pietrzak, ĝenerala sekretario de UEA, "la sukcesa  trapaso [de la simpozio] aparte dankŝuldiĝas al la enorma laboro de vicprezidanto Ranieri Clerici, la ĉefmotoro de la ĝeneva aranĝo". Do la svisaj esperantistoj ne havus la ĉefan meriton.

Legu pli en "Heroldo de Esperanto" n-ro 2121 (6:2008).

[HeKo 351 8-A, 25 apr 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0174 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0408 s s 
  Total: 0.0582 s s