Esperanta Civito

Pri sekureco en Burundio

Pri la sekureco en Burundio cirkulas en Esperantio alarma informo, esence bazita sur la fakto ke s-ino Margaretha Symoens (filino de forpasinta altranga funkciulo de la belga kolonia administracio), alveninte al Buĵumburo por prizorgi lingvan seminarion ŝajne financitan de Universala Esperanto-Asocio, post du tagoj praktike fuĝis al la najbara lando Ruando, kien ŝi jam planis iri pro privata intereso.

S-ino Symoens klarigis poste ke ŝi rezignis iri al Rumonge (sidejo de la seminario) pro severa admono de la belga ambasado, laŭ kiu estus tro danĝere atingi tiun provincan urbeton, pro ŝosea banditismo. Estas strange, ke al la belga ambasado s-ino Symoens devis signali tuj ĉe la alveno sian ĉeeston en Burundio. Estas ankaŭ strange ke dum la sama tempo (fino de marto-komenco de aprilo 2008) la bulgara esperantistino Klarita Velikova tute trankvile veturis al Rumonge (kaj poste tra Burundio), kie ŝi gvidis seminarion pri sporto al lokaj esperantistoj kaj sportistoj.

Laŭ la Konsulo de la Esperanta Civito, kiu ankaŭ veturis al provincaj lokoj de Burundio lastatempe, la nokta malsekureco tie estas ne pli granda ol en kelkaj kvartaloj de Bruselo. Kompreneble temas pri lando en la Tria Mondo, sed tion oni ja scias jam antaŭ ol flugi tien.

Pri la duonsukcesa seminario okazis diskuto en retlisto, sed tio estas ekster nia nuna temo kaj sen retorika intereso (krom se vi emas legi unu plian insulton de d-ro Renato Corsetti kontraŭ la kompatinda c-ano Koffi Gbeglo).

[HeKo 353 1-A, 6 maj 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0171 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0382 s s 
  Total: 0.0553 s s