Esperanta Civito

La katolikoj ne plu financas Amnestion Internacian


La haltigo de la katolika financado al Amnestio Internacia estas "neevitebla", pro la elekto favore al abortigo, fare de la homrajta defendorganizo. Tion anoncis kardinalo Renato Raffaele Martino, prezidanta la pontifikan konsilion Justo kaj Paco.

En intervjuo ĉe la usona semajna revuo "National Catholic Register", la kardinalo deklaras sin profunde bedaŭra pro la starpunkto de Amnestio Internacia favore al abortigo. Li opinias ke batali por la ĉesigo de gravedeco estas "perfido al la instituciaj celoj de la organizo". La kardinalo aldonis ke "ne ekzistas rajto je abortigo internacie agnoskita, kiel rezultas el la UN-konferenco en Kairo pri la populacio, kie oni ekskludis abortigon kiel lican rimedon por la naskokontrolo".

La retiriĝo de la romkatolika eklezio aŭtomate signifas malpermeson (ne nur malkonsilon) al ĉiu katoliko subteni finance Amnestion Internacian.

La konflikto inter la Sankta Seĝo kaj AI ne estas nova: jam pasintjare AI respondis al la sama minaco (kiu nun ŝajnas fariĝi efektiva interdikto) negante ke ĝi ricevas monon de  ŝtatoj (do ankaŭ de la Sankta Seĝo) kaj klarigante ke ĝi okupiĝas pri seksaj kaj reproduktaj rajtoj, ne pri la rajto je abortigo ĝenerale.

En Esperantio la sola organizo kun konstantaj, sed nerektaj rilatoj kun AI estas la Esperanta PEN-Centro, tra PEN Internacia (en kies komitato por Verkistoj en prizono ĝi tamen ne membras). Krome Komitato Armand, agnoskita de la Esperanta Civito, povus havi nerektajn rilatojn kun AI, kunlabore kun Forsters, pro Billy Waldon/Sequoyah.

Ekster la Esperanta Civito ne ekzistas oficialaj rilatoj kun Amnestio Internacia.

[HeKo 353 3-A, 10 maj 08]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0436 s s 
  Total: 0.0580 s s