Somermeza renkonto en Stokholmo
Eksterordinara renkonto de intelektuloj el la sveda Esperantio, okaze de la vizito de la Konsulo hieraŭ vespere en la Esperanto-Centro de Stokholmo. Ĉeestis interalie Jarl Hammarberg, Christer Kiselman, Bertil Nilsson, Leif Gunnar Nordenstorm, Marianne Ståhlberg, kaj gravaj svedaj aktivulinoj, kiaj Kajsa Hansen kaj Ulla Luin.
Diversajn periodaĵojn prezentis Perla Martinelli ("Femina"), Bertil Nilsson ("Literatura Foiro"), Giorgio Silfer ("Heroldo de Esperanto"), Leif Nordenstorm ("La Espero"), kadre de ĝenerala informado kaj diskuto pri la rezultoj de la tutmonda ĵurnalista kongreso en Vilno.
La vespero, agrabligita per regaleto preparita de ges-roj Hansen, donis la okazon por tre interesa interŝanĝo de opinioj pri la kulturo kaj la dinamiko de Esperantio.
[HeKo 359 8-A, 29 jun 08]