Esperanta Civito

Unua lingvotesta sesio en Svedio

Bertil Nilsson estas la unua diplomito en Svedio laŭ la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, inspirita de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco, adaptita al la bezonoj de nia lingvo per direktivo Muhlemann en 2006. Sen. Nilsson estis ekzamenita pri la C2-nivelo (majstra diplomo, la plej alta) 29 junio 2008 en Stokholmo.

La unua parto (aŭskulti/paroli) de la majstra nivelo antaŭvidas: a) parolan raporton pri aŭtenta teksto 500/700-vorta, kongrua kun la fako elektita de la kandidato el listo proponita de la ekzamena centro (KCE, Svislando); b) interparolon kun la ekzamenantoj pri tiu ĉi teksto. Tial ke la elektita fako estis kristana teologio, la ekzamena komisiono (konsistanta el eksterlandaj C2-diplomitoj kaj inkluzivanta fakulon pri la temo) proponis diversajn tekstojn, el kiuj la kandidato elektis la pentekostan predikon de Eva Farkas-Tátár en Sabloneto ("Literatura Foiro" n-ro 191, junio 2001).

La dua parto (legi/skribi) de la majstra nivelo antaŭvidas: c) sintezon de aro da dokumentoj (proks. 700-vortan) kongran kun la fako elektita de la kandidato; d) respondojn al demandoj pri gramatiko, historio, kulturo. La kandidato elektis kiel temon: "Komparante diversajn epistolojn en la Nova Testamento, sintezi kaj klarigi al hinduo la kristismon-paŭlismon", pri kiu li verkis brilan eseon. La lingvotestado entute daŭris preskaŭ kvar horojn.

"Mi estas aparte feliĉa ke mi atingis la C2-diplomon, trapasante efektivan kaj seriozan testadon. Interalie tio helpos min por kontribui al la difino de la studmaterialo prepare al LTESC-sesioj" komentariis sen. Nilsson, kiu lastatempe sintezis kaj simpligis romanon originale verkitan en esperanto, utilan por la B-grado. Tiun ĉi klasikaĵon eksperimentos la partoprenantoj en la Plurnivela Internacia Kursaro de Kultura Centro Esperantista, post du semajnoj en Ĉaŭdefono.

[HeKo 360 2-C, 1 jul 08]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0559 s s