Esperanta Civito

La Ondo intervjuis niajn parlamentanojn

Tri (eks)parlamentanoj de la Esperanta Civito (bedaŭrinde neniu virino) estis demanditaj fare de la revuo "La Ondo de Esperanto" pri la rolo kaj signifo de la jubileanta Universala Esperanto-Asocio. Jen sintezo de iliaj respondoj, donitaj kiel privatuloj (neniu sciis ke ankaŭ la aliaj estas intervjuataj samtempe).

Koffi Gbeglo, forumano:
Iam SAT-ano asertis, ke SAT estas pli aĝa ol la nuna UEA, ĉar SAT fondiĝis en 1921 dum la nuna UEA en 1947. Ĉiuj scias, ke la nuna UEA ne estas tiu, kiun fondis Hodler. Se oni parolu pri la apero de la litertrio UEA, oni prave asertos, ke ĝi (UEA) estas malkovrita en 1908. Sed se oni parolu pri la strukturo, ĝia funkciado, la nuna bazo komenciĝis ne en 1908.

Estas tri lokoj, kie oni klopodu trovi, ĉu UEA agadas tie:
En UEA-medio la membroj faras nenion, la komitato estas pasiva, kaj la estraro povas nenion decidi, ĉar ĉiam la ĝenerala direktoro de UEA altrudas sian volon, kaj la kompatinda estraro silentas. Nur la estraro 1998-2001, prezidita de c-ano Kep Enderby, povis memstare labori. La ĝenerala direktoro ne povis elteni kaj demisiis, antaŭ ol reveni poste. La sekva prezidanto Renato Corsetti ne povis elteni, kaj la ĝenerala direktoro plugvidas UEA-n kiel li volas. Ĉu nun la estraro 2007–2010 aŭ la ĝenerala direktoro gvidas? Preskaŭ neniu ŝanĝo okazas, kaj la rolo de UEA ne estas klara. Estas preskaŭ nur la liverado de la revuo Esperanto kaj UEA-jarlibro al la membroj, la organizado de UK, eldonado de verkoj.
En la Esperanto-komunumo estas multaj tendencoj. UEA-gvidantoj malvarme rilatas kun aliaj E-asocioj, kiuj ne submetiĝas al ili, kaj eĉ rifuzas ilian kunlaboron. Eldonado de libroj kontribuas al la Esperanto-kulturo.
Ekster la Esperanto-komunumo UEA-gvidantoj preskaŭ nenion sukcese atingas. Estas klopodoj konvinki neesperantistojn, ke ili adoptu Esperanton aŭ almenaŭ rekonu ian valoron. UEA estas preska nekonata ekster Esperantujo. Oni ne vidas UEA-n en PEN-Klubo internacia, kaj la lasta partopreno de UEA en la konferenco de ALTE pere de ILEI estas nur formala.

Vinko Ošlak, ekssenatano:
Nek la fondtempa nek la nuna UEA estas kaj estu dogmo aŭ normo. Ĝi libere sin adaptu, ne morale, sed taktike kaj teknike al la postuloj de la tempo; sed i restu sama super la tempoj rilate moralan bazon kaj lingvan justecon, kiu konsistigas la “internan ideon” de Esperanto. UEA povus havi tre rimarkindan kaj rimarkeblan rolon en kaj ekster de Esperanto-komunumo. Bedaŭrinde ĝin blokas la dogmo de “neŭtraleco”, kiu ĝin historie rigardate puŝas de unu ekstremo al alia: kompromisoj kun naziismo, faŝismo kaj komunismo. La neŭtraleco de Esperanto estas limigita en tiu senco, ke Esperanto apartenas aparte al neniu homa grupo; sed Esperanto ekzemple ne povas esti nŭ trala al la problemo de lingva diskriminacio, ja tiukaze ĝi estus absoluta.

Giorgio Silfer, senatano:
UEA naskiĝis kiel praraŭmisma esence perlingva organizo, kun nur individuaj membroj. Tia ĝi restis ĝis la Interkonsento de Kolonjo (1933). La nuna UEA evoluis el la Interkonsento de Kolonjo, pli precize el la reĵetokrizo post tiu granda grefto, kio kondukis al la fondo de Internacia Esperanto-Ligo (1936). Do la nuna UEA estas IEL sub alies nomo, esence porlingva organizo sen propra filozofio. Se paroli slogane: la nuna UEA reprezentas esperanton, sed ne Esperantion. Ĝi analogias al British Council por la angla aŭ Alliance Française por la franca, kvankam sen la lingvoscienca kompetento kiu karakterizas tiujn porlingvajn organizojn. Ekzemple, ĉe la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo esperanton reprezentas KCE, ne UEA (aŭ unu el la fakaj asocioj); kaj ĉe eksteruloj la esperanto-literaturon reprezentas la Esperanta PEN-Centro, kaj ne UEA (aŭ unu el la fakaj asocioj).

[HeKo 360 5-A, 5 jul 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0649 s s 
  Total: 0.0797 s s