Esperanta Civito

"Lingva demokratio" ne konas demokration


En dato 25 junio 2008 en la diskutlisto "Lingva demokratio" (al kiu aliĝas ankaŭ nia novaĵagentejo) s-ro Jukka Pietiläinen afiŝis la suban:

En ĵus aperinta artikolo en Journal of Peace Research (Ĵurnalo de esplorado pri paco) la aŭtoroj konkludas ke etna diverseco, aparte se mezurita kiel lingva diverseco, kondukas al malpli alta investado al armiloj kaj ke diverseco kunportas malpli altan sekurecproblemon al shtatoj. La anglalingva artikolo troveblas el tiu ligo: Journal of Peace Research http://jpr.sagepub.com/

Al la sama diskutlisto c-ano Giorgio Silfer (kiel privatulo) sendis tri tagojn poste la sekvan komentarion:

La proponita analizo estas tre kontestebla. Ĝiaj plej malfortaj punktoj estas:
a) la apliko de la principo de kaŭzo kaj rezulto: ne estas la armeoj (kaj la koncernaj elspezoj) kiuj kreas la milit(em)on, sed la milit(em)o kiu naskas armeojn, nome pli evoluintan organizan formulon (laŭ hierarkia akso) por atingi la finan venkon. Se ne estus armeoj, militus inter si klanoj, ekzemple; kaj kiam ne estis popol-armeoj, kun deviga rekrutigo, militis inter si mercenariaj armeoj, kun oficiraj rangoj rezervitaj al la nobelaro.

b) ĉiuj imperioj estas/is relative multetnaj kaj plurlingvaj: ne pro tio ili iĝis malpli militemaj; dum la unua mondmilito la germanoj kutimis primoki la etnan heterogenecon de la ententaj armeoj, tamen nek la ententaj armeoj estis malpli efikaj pro supozata plurlingveco nek la ententaj landoj estis malpli militemaj.

c) la rilato inter multetneco/plurlingveco kaj la dampiĝo de la natura agresemo en la homo: se ni kredas al Zamenhof (kaj Privat), okazas ĝuste la malo. Certe
aŭtokratia ŝtato pli inklinas meti unu etnon kontraŭ la alia por pli facile regi; aŭ deklari militon al ekstera malamiko por solidarigi la internan diversecon ĉirkaŭ la monarko rajdanta al la batalkampo; tio pruvas ke la multetneco/plurlingveco en aŭtokratia imperio neniom malhelpus la militojn, kompare kun la unuetneco/unulingveco en demokratia ŝtato (kie pri la milito decidas ne la reĝo aŭ la prezidento, sed la parlamento -- Italio en majo 1915 eniris la militon sen ajna informo al la parlamento, ĉar sufiĉis la volo de la reĝo, laŭ la monarkia konstitucio).

En dato 12 julio 2008 Yahoo groups skribis al la sendinta adreso:
Your message to the lingva-demokratio group was not approved. The owner of the group controls the content posted to it and has the right to approve or reject messages accordingly. In this case, your message was automatically rejected because the moderator didn't approve it within 14 days. We do this to provide a
high quality of service for our users.

Evidente "Lingva demokratio" ne konas demokration. Tiel funkcias la malnova Esperantio. Bonŝance alia Esperantio eblas.

[HeKo 361 3-A, 13 jul 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0173 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.0616 s s