Esperanta Civito

Fino de la lernojaro en Togolando

La lerneja jaro 2007-08 finiĝas en Togolando, kaj la 18a de julio estos la lasta tago. La 14an de julio jam kolektiĝas amaso da gelernantoj kaj gepatroj en Institut Zamenhof (proprieto de TIETo, aliĝinta al la Pakto) por peti lokon por la lerneja jaro 2008-09. Ne jam estas tempo por tio, sed la rezultoj de la ekzamenoj ŝtataj de la jarfino 2007-08 tiel venigis la homojn al IZo.

"Jen vidu, la instruisto de Zamenhof pluskribas nomojn de sukcesintoj. Kiel ili laboras tie por ĉiam havi tre altan procentaĵon?" Miris patrino de lernanto de alia lernejo. Apude grumblas gelernantoj alilernejaj :"Zamenhof estas tre forta. Vidu! Kiam plejparto de lernejoj ne atingis 50%, Zamenhof jam havas pli ol 70%. Mi ne plu kalkulu". Tamen la instruisto de IZo kalkulis ĝis la fino. Kion oni povis noti ?

IZo prezentis 14 gelernantojn de la sesa klaso al la ekzameno de la finstudo en la elementa nivelo, dum ĝi havis 28 kandidatojn de la kvara klaso ĉe la meza nivelo. La 12an de julio 2008 oni proklamis la rezultojn, sed ne pli frue ol la 14an de julio 2008 IZo havis ĉiujn ciferojn.

El 14 kandidatoj de la elementa nivelo sukcesis 12 la ekzamenon CEPD, dum 25 sukcesis la ekzamenon BEPC ĉe la kolegia nivelo. Do estas 85,71% da sukceso en la elementa nivelo kun 89,28% ĉe la meza nivelo. Plie, en la ekzamena centro de CEPD la unuan kaj kvaran rangojn okupis lernantoj de IZo, dum ĉe BEPC ankaŭ unu lernanto kaj unu lernantino estis inter la plej bonaj sukcesintoj de la ekzamencentro. Ankaŭ la aliaj gelernantoj ekzameniĝis en IZo.

Ĉe la elementa nivelo estas 24 sukcesintoj el 32 (75%) en la unua klaso. Ĉe la dua klaso estas 82,14% da sukceso kun 23 sukcesintoj el 28. La tria klaso trovis 32 sukcesintojn el 39 kun 82,05%. Dum en la kvara klaso estas 26 sukcesintoj el 28 kun 92,85%, oni notas 22 sukcesintojn el 35 ( 62,85 %) en la kvina.

Ĉe la meza nivelo la unua klaso havas 72,41% da sukceso kun 42 sukcesintoj el 58. En la dua klaso estas 40 sukcesintoj el 47 kun 85,10%, dum en la tria klaso estas 35 sukcesintoj el 47 (74,46%).

Ĵus kunvenis la estraro de la asocio de la gepatroj de la gelernantoj de IZo, kaj ĉiuj demandas sin, ĉu homoj ne svarmos en IZo komence de la lerneja jaro 2008-09 por trovi lokon por siaj gefiloj. Kio estas tre helpa, tio estas, ke IZo nun havas ĉiujn klasĉambrojn de la unua klaso elementnivela ĝis la kvara duagrada. Tiel multaj infanoj trovos lokon por sekvi la mildan kurson de IZo. Kaj ne nur en IZo.

Jes, ne nur en IZo la rezultoj estas tiom bonegaj. La administranto de IZo, s-ro Koffi Gbeglo, sekvas la laborojn en aliaj lernejoj vilaĝaj starigitaj per la helpo de la nederlanda Fondaĵo ONVOKI, kiu agadas en Togolando por helpi al infanoj lerni skribi, legi kaj kalkuli. Jam kvar lernejojn havas ONVOKI en Togolando, kie la kunlabora fondaĵo loka estas MERE. Koffi Gbeglo estas la ĝenerala sekretario de MERE kaj tiel importas en MERE-n tion, kion li faras en IZo. Jen do la lernejoj de MERE estas apud IZo ĉe la kapo.

Jarfinaj rezultoj de ĉiuj klasoj sen ŝtataj ekzamenoj en la kvar lernejoj de MERE montras procentaĵojn de 60 ghis pli ol 80%. Tiuj lernejoj prezentis kandidatojn al la ŝtata ekzameno CEPD pri la fino de la studo en la elementa nivelo. En tri lernejoj la rezultoj estas 100% dum 50% troviĝas en la kvara lernejo. Baldaŭ plia lernejo aldoniĝos ĉe ONVOKI/MERE, ĉar togolandaj vilaĝoj, kiuj ne havas lernejojn kaj vidas la efikajn laborojn faratajn de tiuj organizaĵoj, ĉiam petas helpon de ili.

Institut Zamenhof neniam estos for de siaj celoj: klopodegi ke infanoj lernu legi, skribi kaj kalkuli kaj tiel prepari sian estontan vivon. Tial gvidantoj de Institut Zamenhof ĉiam akceptas kunlaborojn kun aliaj organizajhoj samcelaj, ke kune ili helpu, ke nunaj infanoj iam estas bone edukitaj civitanoj, kiuj bone zorgos pri sia patrujo Togolando.

(Per donaco de 80,- svisaj frankoj eblas kovri la tutan jarkoston de malriĉa infano lernanta ankaŭ esperanton. Informas nia redakcio)

[HeKo 361 6-B, 16 jul 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0454 s s 
  Total: 0.0584 s s