Esperanta Civito

Dika tagordo en Bruselo

La Konsulo dissendis la tagordon de la Senata sesio okazonta en Bruselo post ok tagoj. Pluraj normoj estos submetataj al konfirmo, amendo aŭ aprobo.

La Senato definitive aktivigos la leĝon pri la familia juro. Pasintjare en Loklo ĝi estis unuanime aprobita, sed pro la manko de la kvorumo necesis posta konfirmo, kiu povus okazi telematike. Tamen la Konsulo preferis rebalotigi la Senaton, kiu ĉi-jare estos kvoruma.

Laŭ propono de la Vickonsulo, sen. Marie-France Conde Rey, la sesio aktivigos ankaŭ la Konstitucian amendon, kiu reduktos la balotpremion kaj la kvorumon pri konstituciaj reformoj: la unua malkreskos de ok al ses postenoj, la dua de dek kvar al dek tri favoraj voĉoj. Tio favoros la opoziciojn: se en 2006 oni estus voĉdoninta laŭ la nova normo, la Verdanoj havus unu senatanon malplian, kaj la Blankanoj unu plian. Kompreneble la amendoj al la Konstitucio restas ratifendaj de la Forumo.

Amenda pri ekzistanta normaro estas ankaŭ la propono enkonduki la konsultan referendumon: la nuna Lex referendaria ne antaŭvidas la eblon simple peti la opinion de la civitanaro pri specifa demando, sendepende de posta normigo aŭ de efektiva devigo por la Kapitulo. La Esperanta Civito tiel disponus pri vere kompleta rimedo por la rekta demokratio.

Sen. Bertil Nilsson proponas la starigon de la panteono de Esperantio: la nova leĝo indikas tiucele la kremaciejon de Ĉaŭdefono, unu el la internacie famaj monumentoj de la secesia stilo. Se la Senato aprobos la proponon, Ĉaŭdefono havos unu plian titolon por roli kiel ĉefurbo en la nova Esperantio.

Precipe moralan kaj politikan valoron havas la propono agnoski la Universalan Deklaracion pri la Bestorajtoj, fare de sen. Elena Grisafi kaj de sen. Jarl Hammarberg, kiuj en la Verda grupo reprezentas la animalisman fronton; kaj la propono agnoski al la individuaj subskribintoj de la Manifesto de Raŭmo la rajton senpere akiri la esperantan civitanecon. Pri ĉi-lasta la diskuto estos iom delikata, ĉar ekzistas la risko de kontraŭkonstitucieco: fakte povus naskiĝi tria kategorio, apud la membroj de paktinta establo kaj la unuagradaj parencoj de Esperantiano.

[HeKo 361 7-C, 17 jul 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0401 s s 
  Total: 0.0539 s s