Esperanta Civito

"Femina" estas la standardo de FEM

La revuo "Femina" daŭre estas la plej grava servo de Feminisma Esperanta Movado: tion konstatis unuanime la ordinara Asembleo de FEM en Bruselo, 25 julio 2008, ĝojante por la regula aperado kaj altnivela enhavo de la periodaĵo. Rimarkindaj estis ankaŭ la prezento fare de sen. Perla Martinelli, ĉefredaktoro de "Femina", okaze de la ĵurnalista kongreso en Vilno, kaj la prelego de sen. Marie-France Conde Rey, prezidanto de FEM, okaze de la ILEI-konferenco en Japanio.

La ceteraj servoj, kiel la diskutlisto feminism@.., aŭ la helpa fonduso por virinoj, aŭ la publikaj rilatoj kun eksteraj organizoj, kompletigas la aktivecon kaj emfazas la utilecon de FEM. Ĝuste la eksteraj rilatoj lastatempe konas intensiĝon: ekzemple, niaj feministinoj aktivas en la verkistina komitato de PEN Internacia, kaj specife en la redakcio de ĝia interna trilingva organo; kaj FEM estis pozitive kontaktita de pli ol unu movado, ekzemple la Internacia Konsilio de la dek tri indiĝenaj avinoj. Unua demarŝo ĉe UNIFEM estis farita de la Konsulo de la Esperanta Civito, kaj la Asembleo decidis oficiale apogi lian demarŝon.

Rilate al la membraro kaj strukturo, FEM spertis etan kreskon (tri pliaj membroj) kaj sur la paĝoj de "Femina" debutis kelkaj interesaj aŭtorinoj. La Asembleo konfirmis sian konfidon al la Komitato por plia jaro: ĉiuj kvin komitatanoj estas Civitaj senatanoj (en la Senato mem la proporcio inter la seksoj fariĝis dek al naŭ, favore al la virinoj).

[HeKo 363 3-B, 30 jul 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0465 s s 
  Total: 0.0617 s s