Esperanta Civito

Renovigita la retejo de la Esperanta Civito

La retejo de la Esperanta Civito www.esperantio.net komplete renoviĝis grafike. La unua paĝo enhavas la komunikojn de la retagentejo HeKo, kio estas pli praktika por la legontaro kaj speciale por la gekolegoj el aliaj redakcioj. La HeKo-arkivo estas konstruata. Same konstruataj estas la variantoj en la franca, germana, itala kaj angla.

La ceteraj paĝoj estas klasitaj laŭ rubrikoj: Raŭmismo, Normaro, Dokumentoj, Establoj, Instancoj ktp. Per tiu klasado la retejo funkcias samtempe kiel arkivo kaj kiel afiŝejo.

Per oportunaj kuploj, la retejo iom post iom utilos por ĉiuj establoj aliĝintaj al la Pakto.

La tekstoj estas legeblaj per Unikodo aŭ per H-sistemo, la sola akceptita de la Fundamento de Esperanto.

Al la nova grafiko kontribuis Julien Tchsäppät. Al la arkivado kontribuas Anna Lászay. La projekton gvidis Giorgio Silfer. La jura responso apartenas al la Kapitulo de la Esperanta Civito, kiu posedas la retejon.

[HeKo 311 1-C, 1 okt 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0174 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0409 s s 
  Total: 0.0583 s s